Leĉo (hungare: lecsó, ĉeĥe kaj slovake: lečo, germane: Letscho, pole: leczo) estas hungara mikspoto kun kapsikoj, papriko, tomatoj, kaj cepoj.

Leĉo (kun viando kaj terpomoj)

Kvankam leĉo ofte estas surtabligata kiel vegetara mikspoto, oni povas aldoni kolbason (kiel lecsókolbász [leĉo:kolba:s], speciale farita por tiu celo) antaŭ la surtabligo. Enladigi leĉon estas populara maniero por konservi legomojn por la vintro.

En Germanio ĝi ofte estas uzata kiel ĉefa ingredienco de saŭco kiu estas uzata kun diversaj manĝoj. Ĝi kutime estas farata el tomatoj, kapsikoj, kaj cepoj inter aliaj regionaj aldonaĵoj.

En Pollando, leĉo (nomata leczo) kutime estas farata el ruĝaj kapsikoj, italaj kukurbetoj, tomatoj, cepoj, ajlo kaj kolbaso, spicata per papriko. En Pollando oni surtabligas (aldone spicitan) leĉon vermega.. Ĝi verŝajne venis el Hungario.


Eksteraj ligiloj redakti