Leĝo de Parkinson

La Leĝoj de Parkinson estis formulitaj de la brita profesoro Cyril Northcote Parkinson sekve de liaj observoj:

  • La laborkvanto pligrandiĝas ekzakte tiom, kiom da tempo por plenumi ĝin haveblas, ne tiom, kiom komplika ĝi fakte estas.
(Work expands (so as) to fill the time available for its completion.).

Ofte raportita ekzemplo estas la pensiulino, kiu bezonas duonan tagon por sendi gratulkarton al sia nepo: Unue ŝi iras al vendejo por kartoj, tie spezas duonan horon por la elektado, poste hejme pripensas longe ĝentilajn tekstojn. Poste ŝi iras al la poŝtoficejo, pridemandas pri haveblaj belaj specialaj poŝtmarkoj, ĝis ŝi fine enmetas la karton en la poŝtkeston. Kontraste la tre okupita manaĝero pritraktas la saman aferon dum tri minutoj.

  • Dum diskutoj la plej malgrandaj temoj estas plej detale diskutitaj, pri kiuj la plej multaj estas iom spertaj – ne tiuj, kiuj estas la plej gravaj.
(The matters most debated in a deliberative body tend to be the minor ones where everybody understands the issues.)

El tiuj observoj Parkinson konkludis aldone jenajn leĝojn, kiuj estas validaj en multaj oficejoj de la mondo:

  • Ĉiu dungito deziras pligrandigi la nombron de siaj subuloj, ne la nombron de siaj rivaloj.
  • Dungitoj kreigas laboron al aliaj reciproke.

Parkinson klarigis tion je la ekzemplo de la reĝa brita mararmeo de la jaro 1930. Laŭ tio la dungitaro de ĉiu administracio evoluas laŭ jena formulo:

Klarigo de la faktoroj

  • k nombro de dungitoj, kiuj strebas promocion per dungigo de novaj subuloj
  • m nombro de laborhoroj por persono, kiuj estas uzataj por skribi dokumentojn por komunikado inter diversaj burooj.
  • L estas la diferenco inter la aĝo de dungado kaj la aĝo de pensiigo
  • n nombro de laborunuoj kiuj estas fakte liverataj de la personaro de tiu buroo
  • x nombro de novaj dungitoj kiuj devas esti dungitaj dum ĉiu jaro

Parkinson kalkulis la jaran kvanton de pligrandiĝo de la personaro, ne konsiderante la variojn de la laborkvanto, je inter 5,17 kaj 6,56 %.

Parkinson formulis tiujn leĝojn dum la jaroj 1940 ĝis 1950. En modernaj administracioj novaj principoj estis enkondukitaj, kiuj devus pli efikigi la laboron konsiderinde. Ekzemple kontrolingo, kvalito-certigo … ktp. Rimarkinde estas, ke en tiuj novaj areoj la parto de la personaro kreskadas daŭre, dum la personaro por la bazaj, kernaj taskoj stagnas aŭ malkreskas. Parkinson eĉ tiom plue iras asertante, ke la kernaj taskoj povus foresti, tamen la administracio ne malkreskus.

Literaturo redakti

  • Parkinson, C. N. (2001):
  • Parkinson's Law, 1957, London
  • Parkinsons Gesetz und andere Studien über die Verwaltung. 2-a pligrandigita eld. München: Econ Taschenbücher, ISBN 3-548-75072-9.