Leŭkipo (mitologio)

(Alidirektita el Leŭcipo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leŭkipo.

Leŭkipo (el la greka Λεύκιππος, «blanka ĉevalo») estas la nomoj de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Forrabo de la filinoj de Leŭkipo, laŭ Rubens (ĉ. 1617).

Leŭkipo, reĝo de Mesenio redakti

Leŭkipo estis reĝo de Mesenio el la dinastio de Perseo. Li estis filo de Periero (aŭ de Ebalo, laŭ varianto de la rakonto) kaj Gorgofono, kiujn li sukcedis kune kun sia frato Afareo. Li edziĝis al Filodiko, filino de riverdio Inaĥo[1].

Leŭkipo aperas en la mitaj rakontoj ĉefe pro tio, ke li estis la patro, kun sia edzino, de la tiel nomataj leŭkipidinoj, du princinoj nomiĝintaj Febo kaj Hilajro, kaj de Arsinoo, la patrinio, laŭ kelkaj versioj, de Asklepio[2] kaj Eriopiso el ŝia amrilato kun Apolono. Febo kaj Hilajro, sacerdotinoj de Hero kaj Artemiso respektive, estis svatigitaj fare Idaso kaj Linkeo, nevoj de Leŭkipo. Tamen, dum bankedo kiun Menelao organizis okaze de la vizito de Pariso, la dioskuroj enamiĝis al la princinoj kaj forrabis ilin. Kompreneble, la oficialaj fianĉoj komencis persekutadon, kaj post feroca lukto, ili sukcesis mortigi Kastoron, la nuran morteman el la du fratoj. Post aŭskulti la funebran ploradon de Polukso, Zeŭso fine konsentis pri ke ili kundividu senmortemon ses monatojn jare kaj restu en Hadeso la ceteran parton de la jaro[3]. Kaj saman destinon ĝuis la leŭkipidinoj, ĉar ili finfine iĝis edzinoj de tiuj, kiuj forrabis ilin.

Tamen, Leŭkipo iom rolas en la mitologiaj fontoj pro sia propra agado. Li partoprenis la ĉasadon de la kalidonia apro.[3], kvankam lia apero en tiu okazintaĵo eble devenas el konfuzo kun samnomaj mesenia ĉasisto kaj kromnomo de Testio. Laŭ loka tradicio, li fondis kaj donis sian nomon al la urbo Leŭktro, en Mesenio[4].

Genealogia arbo de la Mitaj reĝoj de Mesenio kaj Sikiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eolo
 
Enareto
 
 
Perseo
 
Andromedo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pemandro
 
Tanagro
 
Periero
 
 
 
 
Gorgofono
 
Ebalo
 
 
 
 
Okeano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leŭkipo
 
 
Polidoro
 
 
 
Pizo
 
Afareo
 
Areno
 
 
 
 
Melio
 
Inaĥo
 
Argio
 
 
 
Telegono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Peleo
 
 
 
 
Sperĥio
 
 
 
 
 
 
Idaso
 
Linkeo
 
Arestoro
 
Mikeno
 
Egialeo
 
 
Io
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Polidoro
 
Boro
 
 
 
Zeŭso
 
Ledo
 
Tindaro
 
Leŭkipo
 
Filodiko
 
Kerdo
 
Foroneo
 
Telediko
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Batio
 
Ebalo
 
 
Ikario
 
 
 
 
 
Kastoro
 
Hilajro
 
 
Apolono
 
Arsinoo
 
Kinno
 
 
Apiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hipokoono
 
Peribeo
 
 
 
 
Polikasto
 
 
 
 
Anogono
 
 
 
 
Eriopiso
 
 
Asklepio
 
Aristodamo
 
Telksiono
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
 
 
Polukso
 
 
 
 
 
Febo
 
 
 
 
Epiono
 
 
 
 
 
Egiro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Mnesileo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Turimaĥo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Leŭkipo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pozidono
 
Kalĥinio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perato
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Antaŭe:Mitaj reĝoj de MesenioPoste:
PerieroLeŭkipo kaj AfareoIdaso kaj Linkeo


Leŭkipo, reĝo de Sikiono redakti

Leŭkipo estis reĝo de Sikiono, en Eliso. Li estis filo kaj heredinto de Turimaĥo[5], do posteŭlo de unu el la aŭtoktonoj, ĉu Egialeo, ĉu Foroneo.

Laŭ la rakonto de Paŭzanio[6], Leŭkipo havis nur unu filinon, nomiĝinta Ĥalkinio. Ŝi amrilatis al Pozidono, al kiu ŝi naskis filon, Perato, kiu estis edukita fare de Leŭkipo kaj heredis la regnon post lia morto.


Antaŭe:Mitaj reĝoj de SikionoPoste:
TurimaĥoLeŭkipoPerato

Leŭkipo, filino de Galateo redakti

 
La akompanantaro de Iziso renkontis Teletuzon, gravuraĵo de Bernart Picart por la 9-a libro de Metamorfozoj, de Ovidio. La vivrakontoj de Ifiso kaj de Leŭkipo tiel similas, ke oni konsideras ilin variantoj de la sama origina mitero.

Leŭkipo estis junulo el Festo (Kreto) kiu estis edukita kiel viro fare de sia patrino, ĝis kiam la interveno de la diino Leto efektivigis tiun ŝanĝon, ĉar Leŭkipo iĝis viro[7][8].

Li estis filo de Lampro (filo de Pandiono) kaj Galateo, la filino de Eŭrito, filo de Spartono. Kiam Galateo gravediĝis, sia edzo atentigis ŝin pri tio, ke li nur akceptos idon se ĝi estos vira. Pro tio, kiam naskiĝis virinon, ŝi profitis ke Lampro estis for en vojaĝo aŭ paŝtante sian brutaron por alivestigi la bebon per viraj vestaĵoj kaj doni al ŝi viran nomon. Laŭ konsilo de divenistoj ŝi edukis Leŭkipon kiel viro, sed kiam li iĝis edzebla adoleskanto, kaŝi lian veran sekson iĝis malfacila tasko. Do, Galateo vizitadis la templon de Leto por petegi la diinon virigi Leŭkipon, invokante ekzemplojn de tia magia seksŝanĝo kiaj Keneo, Tirezio, Hipermnestro (ankaŭ konata kiel Mnestro, ŝi estis vendita kiel sklavino sed akiris viran sekson por ekskapi) kaj Sipreto el Kreto, kiu aliformiĝis en virino por vidi Artemison baniĝi. Finfine Leto kompatis Galateon, kaj akceptis ŝian petegon.

Por soleni kaj memorigi tiun eventon, la loĝantoj de Festo kromnomis la diinon, kiu de tiam estis kultita kiel Pitia Leto (el la greka vorto φύω, «kreskigi»), pro tio ke ŝi kreskigis penison en la korpo de Leŭkipo. Oni ankaŭ stablis feston honore al la diino, nomiĝintan Ekdisio (el ἑκδύω, «senvestigi»), ĉar Leŭkipo liberiĝis el la virinaj vestaĵoj post sia aliformiĝo. La junulinoj de Festo kutime kuŝis ĉe skulptaĵo de Leŭkipo antaŭ ol la edziniĝa ceremonio.

La vivrakonto de Leŭkipo multe similas al tiu, de Ifiso, filino de Ligdo kaj Teletuzo, do tre eble ili temas pri variantoj de la sama origina mitero.

Leŭkipo, filo de Enomao redakti

 
Diano kaj siaj nimfoj, laŭ pentraĵo de Domenichino (1616-17). Pro amo al Dafno, Leŭkipo ŝajnigis esti unu el la akompanantinoj de la ĉasista diino, kiuj ne hezitis mortigi lin kiam oni malkaŝis lian veran identecon.

Leŭkipo estis elisa princo, filo de la reĝo Enomao de Pizo[9]. Li estis akompananto de la nimfo Dafno, al kiu li estis pasie enamiĝinta. Por alproksimiĝi al sia amatulino, kiu rifuzis ĉiun amproponon ĉar ŝi nur amis liberecon en arbaroj, Leŭkipo kreskigis sian hararon (kun la ekskuzo oferi ĝin al riverdio Alfeo), kaj alivestiĝis en virino. Ŝajnigante esti plia nimfo, Leŭkipo amikiĝis al Dafno kaj eniris la akompanantaron de Artemiso. Tamen, la ĵaluza Apolono, kiu ankaŭ enamiĝis al Dafno, fortigis la sunradiojn por ke la nimfaro emus baniĝi en la rivero Ladono. Malgraŭ lia komprenebla rifuzo tion fari, oni devigis Leŭkipon senvestiĝi, do lia ruzaĵo evidentiĝis. Kiel kutime, la nimfoj punis tiun perfidon, kaj venĝeme mortigis la junulojn per sagopafoj aŭ ponardoj[10][11].

Leŭkipo, filo de Ĥantio redakti

Leŭkipo estis fama ĉasisto el Likio, filo de Ĥantio, do posteulo de Belerofono. Kaŭze de ofendo ke li faris al Afrodito, la diino malbenis lin per adulta amo al sia fratino[12]. Komence li klopodis reteni sin, sed iom post iom li suferadis tiel pasian avidon, ke li ĵuris al sia patrino sinmorton kaze ke ŝi ne helpus lin plenumi sian amon. Afrodito faciligos la taskon, ĉar ŝi faris ke lia fratino ankaŭ enamiĝu al li, do la du gefratoj feliĉe vivis en reciproka, kvankam adulta, amo.

Tamen, la fianĉo de la fratino de Leŭkipo, suspektante malfidelecon, petis helpon al Enomao por surprizi la du amantojn kun la peko en la mano. Tiel, la reĝo eniris subite la dormoĉambron de sia filino kaj, distingante du personojn en la lito, mortigis sian filinon, kiun li pensis temis pri la amanto. En la konfuzo, Leŭkipo defendis sin el la atakanto, kaj nevole mortigis sian propran patron. Kiam li konsciis pri tio, kion li faris, Leŭkipo, ĉu volonte, ĉu laŭ ordono de la reĝo Admeto, ekziliĝis el Kreto kaj forfuĝis al Malgrandazio, kie li fondis kolonion nomiĝintan Kretineo, proksima al Mileto. Leŭkofrio, filino de loka reĝo Mandrolito, enamiĝis al Leŭkipo dum li sieĝis la urbon de ŝia patro kaj pro tiu amo, ŝi perfidis sian popolon kaj helpis la atakanton konkeri la urbon.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj redakti

Krom ties, de la antaŭe priskribitaj, Leŭkipo estis ankaŭ la nomo de la jenaj roluloj de la grek-romia mitologio:

  1. Filo de Pemandro (filo de Keresilao) kaj de Tanagro, filino de Eolo. Li estis hazarde mortigita fare de sia propra patro[13], kiu celis ŝtonbati Polikriton. Tiu ĉi lasta estis ĉefkonstruisto kiu, por primoki la muregojn kaj konstruaĵojn de Pemandria, saltis sur ĝia foso. Plenkolere, la reĝo ĵetis ŝtonon al li, sed ĝi finfine trafis lian propran filon.
  2. Filo de Heraklo kaj Eŭritelo, unu el la multnombraj filinoj de Tespio[14].
  3. Plia filo de Heraklo, ĉifoje kun Angeo, la filino de Aleo.
  4. Kaj tria heraklido, kiun la heroo havis kun Marsio, filino de Testio.
  5. Kalidonia ĉasisto, filo de Hipokoono, reĝo de Lakonio. Li partoprenis la ĉasadon de la kalidonia apro[15].
  6. Unu el la filoj de Makareo, filo de Helioso. Li gvidis ekspedicion al Rodiso, kie li fondis kolonion[16].
  7. Filo de Nakso, la eponimo de la samnoma insulo, kaj tiea reĝo. Lin heredis sia filo Smerdio[17].
  8. Filo de Eŭripilo kaj Steropo, do frato de Likaono[18].
  9. Unu el la aĥeaj koloniantoj de Metaponto[19].
  10. Leŭkipo estis ankaŭ kromnomo de Testio, la unua kiu ordonis siajn filojn aliĝi la ĉasadon de la kalidonia apro.
  11. Patro de Placio, unu el la edzinoj de reĝo Laomedono[20].

Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj redakti

 
Fragmento de la amrakonto La travivaĵoj de Leŭkipo kaj Klitofono, de Aĥilo Tatio.

Leŭkipo (el la antivka greka lingvo Λευκίππη, «blanka ĉevalino») estis ankaŭ porvirina nomo, ekzemple de la jenaj rolulinoj en la grek-romia mitologio:

  1. Unu el la miniidinoj, filinoj de la reĝo Minio de Orĥomeno, kiuj rifuzadis partopreni la kultadon al Dionizo. Eksciinte tion, la dio mem vizitis la princinojn, laŭ la formo de junulino, kaj klopodis konvinki ilin aliĝi la bakĥanalion. Post plia rifuzo, Dionizo aliformiĝis en diversajn bestojn kaj frenezigis la princinojn, kiuj de tiam avidis manĝi homan karnon. La miniidinoj decidis ke, per lotado, unu el ili oferos sian propran idon por esti vorita de ĉiuj. La sorto elektis Leŭkipon, do ŝi dispecigis sian filon Hipason, kiu estis manĝita de la frenezulinoj. Pro tio, la miniidinoj estis metamorfoziitaj en birdoj, strigoj aŭ verpertoj fare de Hermeso[21][22]. Tiu ĉi estas la origino de la festo Agrionio (alvoko al sovaĝismo), dum kiu junuliloj rite prezentis la morton de Hipaso.
  2. Filino de la divenisto Testoro, do fratino de Kalĥaso kaj Teonoo. Dum la infanaĝo de Leŭkipo, piratoj forrabis Teonoon, kaj ŝia patro forvelis en ŝia serĉado kaj ili ne plu revenis. Plenkreskite, Leŭkipo konsultis la orakolejon de Delfo, laŭ kies konsilo ŝi alivestiĝis en sacerdoto de Apolono kaj vojaĝis al Kario serĉante ilin. Ŝi renkontis sian fratinon en la kortego de reĝo Ikario, sed ili ne rekonis unu la alian. Teonoo enamiĝis al sia fratino (ankoraŭ vir-vestita) kaj, post rifuzo al ŝiaj amproponoj, ordonis sian patron mortigi ŝin. Testoro obeis nevolonte, sed ĝuste kiam li estis mortigonta sian propran filinon, li plendis pri sia destino menciante la nomojn de siaj filinoj. Pro tio, Leŭkipo rekonis lin kaj la familio unuiĝis denove[23].
  3. Edzino de Ilo kaj patrino de la reĝo Laomedono de Trojo[24].
  4. Ankaŭ la edzino Laomedono nomiĝis Leŭkipo. Ŝi estis filino de la riverdio Skamandro, kaj estis patrino, laŭ kelkaj tradicioj, de la fama reĝo Priamo kaj de kelkaj el liaj gefratoj, kiaj Titono, Lampo, Klitio, Hiketaono, Hesiono, Killo kaj Astioĥo[25]. Tamen, laŭ kelkaj versioj ŝi aperas kiel edzino de Skamandro kaj patrino de Strimo, la edzino de Laomedono laŭ tiu tradicio.
  5. Edzino de Evenoro, kaj patrino de Klejto en la legendo pri Atlantido priskribita de Platono. Ŝi kaj sia edzo estis unu el la aŭtoktonoj per kiuj Pozidono popolumis la centran parton de la regno. Post la morto de la aŭtoktonoj, li amindumis la filinon de Leŭkipo, per kiu li stablis novan dinastion por regi Atlantidon, kaj izoligis tiun parton de la legenda regno per alternativaj ringoj de maro kaj tero kiuj ĉirkaŭis ĝin.
  6. Patrino de reĝo Teŭtranto kiu per oferado al Artemiso sukcesis konvinki la diinon forigi malbenon kontraŭ ŝia filo. Teŭtranto mortigis sakralan apron, kvankam ĝi petegis kompaton, kaj tio ofendis Artemison. Do, ŝi revivigis la apron kaj malsanigis la reĝon je lepro, ĝis la interveno de la divenisto Poliido kaj de Leŭkipo, kiu post la resanigado de sia filo starigis templon dediĉitan al Ortosia Artemiso. Ŝi ankaŭ ordonis la fabrikadon de meĥanika ora apro kiu kapablis kompat-petegi[26].
  7. Edzino de Testio, reĝo de Etolio. Ŝiaj filoj Ifiklo, Protoo kaj Kometo partoprenis la ĉasadon de la kalidonia apro[27][28].
  8. Heroino kiu ĉefrolas la verkaĵon de Aĥilo Tatio titolita La travivaĵoj de Leŭkipo kaj Klitofono.
  9. Laŭ skolio, Leŭkipo estis ankaŭ la nomo de la patrino de Eŭristeo.
  10. Epiteto de Diano en la vekaĵoj de Pindaro. Ĝi devenis el la blank-ĉevala ĉaro, donaco de Jupitero, kiun la diino uzis de tempo al tempo por foriri el Hadeso kaj viziti Olimpon[20].
  11. Unu el la oceanidinoj.
  12. Nimfo kiu akompanis Persefonon ĝuste kiam Hadeso forrabis ŝin[29][30].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 511.
  2. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.3.
  3. 3,0 3,1 Ovidio. Metamorfozoj, 8.306. teksto en la latina ĉe Vikifontaro.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.26.4.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.5.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.5.6-8 [1].
  7. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 17. Kun referencoj al Nikandro.
  8. R.F. Willetts. Cretan Cults and Festivals, 175.
  9. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 20.1.1.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.20.2.
  11. Partenio. Amrakontoj, 15.
  12. Partenio. Amrakontoj, 5.
  13. Plutarko. Quaestiones Graecae, 37.
  14. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.8.
  15. Higeno. Fabulae, 173.
  16. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.81.
  17. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.51.
  18. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 886.
  19. Strabo, 6.265.
  20. 20,0 20,1 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  21. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 10.
  22. Plutarko. Moralia, 38.
  23. Higeno. Fabulae, 190.
  24. Higeno. Fabulae, 250.
  25. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.3.
  26. Plutarko. Pri la riveroj, 21.
  27. Higeno. Fabulae, 14.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.45.7.
  29. Homeraj himnoj, 418.
  30. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 4.30.4.