Le Bourget (Seine-Saint-Denis)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Le Bourget |
Le Bourget [lə buʁʒe] estas franca komunumo en la departemento Seine-Saint-Denis, en la regiono Francilio. Ĝi havis 14 864 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Le Bourget | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Le Bourget | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Seine-Saint-Denis | |
Arondismento | Bobigny | |
Kantono | Le Bourget | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération de l'aéroport du Bourget | |
Urbestro | Vincent Capo-Canellas (2008–2014) | |
Insee-kodo | 93013 | |
Poŝtkodo | 93350 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 14 864 (2010) | |
Loĝdenso | 7 146,2 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 56′ N, 2° 25′ O (mapo)48.934442.42444Koordinatoj: 48° 56′ N, 2° 25′ O (mapo) | |
Alteco | 38 ĝis 48 m | |
Areo | 2,08 km2 | |
Situo | ||
Le Bourget estas konata pro la Flughaveno de Paris-Le Bourget, kiu gastigas la Muzeon de aero kaj spaco.
GeografioRedakti
Le Bourget situas 10 km nordoriente de la centro de Parizo.
TransportoRedakti
En Le Bourget troviĝas la Flughaveno de Paris-Le Bourget, kiu estas malfermita al neregulaj enlandaj kaj internaciaj komercaj flugoj kaj por privata aviado.
Stacidomo Le Bourget konektas la urbon al Parizo per fervojlinio RER B.
Haltejo Le Bourget konektas la urbon al Épinay-sur-Seine per tramlinio Eksprestramo 11.
ReferencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 93013-Le Bourget (france). Alirita 21-an de septembro 2013.