Vuarrens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Chauchy)

Vuarrens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 837 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Vuarrens
Blazono de Vuarrens
Blazono de Vuarrens
Blazono de Vuarrens
Preĝejo de Vuarrens
Preĝejo de Vuarrens
Preĝejo de Vuarrens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 539478 / 170850 (mapo)46.6861111111116.6475Koordinatoj: 46° 41′ N, 6° 39′ O; CH1903: 539478 / 170850 (mapo)
Nombro de loĝantoj 837
Areo 8,96 km²
Alteco 677 m super marnivelo
Poŝtkodo 1418
Komunumkodo 5539
Mapo de Vuarrens
Mapo de Vuarrens
Situa mapo de Vuarrens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vuarrens situas en nordokcidento de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando en distanco de proksimume 3 kilometroj nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 15 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vuarrens kaj la vilaĝetoj Vuarrengel, Chollet, Salagnon kaj Le Chauchy, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,96 km², de kiuj 23,60% estas kovritaj de arbaro, 70,8% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vuarrens limas en nordo al Essertines-sur-Yverdon, en nordoriento al Pailly, en sudoriento al Fey, en sudo al Villars-le-Terroir, en okcidento al Penthéréaz, kaj en nordokcidento al Corcelles-sur-Chavornay.

Trafiko redakti

Tra Vuarrens pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Laŭzano al Neŭŝatelo. Konektaj vojoj kondukas de la vilaĝocentro al Penthéréaz, Fey kaj Pailly. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chavornay. Pere do poŝtaŭtolinio de Echallens al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vuarrens datiĝas el la jaro 1147 kiel Vuarens. En la jaro 1828 estis elfosita romia vilao. Dum mezepoko la episkopo kaj la katedrala kapitolo de Laŭzano posedis bienojn kaj feŭdajn rajtojn en Vuarrens. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Vuarrens apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti