Le Mans
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Mans (stacidomo). |
Le Mans [lə mɑ̃] (esperante ankaŭ Manso) estas franca komunumo kaj urbo, kiu troviĝas 180 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe, en la regiono Luarlandoj, en la okcidenta parto de la lando. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Le Mans, kaj al la kantono '.
Le Mans | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
fotokolekto
| |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Luarlandoj | ||||
Departemento | Sarthe | ||||
Arondismento | arondismento Le Mans | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 12 kantonoj | ||||
Komunumaro | Le Mans Métropole | ||||
| |||||
INSEE kodo | 72181 [+] | ||||
Poŝtkodo | 72000 • 72100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 145 004 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 746 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo)48.0041666666670.19694444444443Koordinatoj: 48° 0′ N, 0° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 51 m [+] | ||||
Areo | 52,81 km² (5 281 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Le Mans [+] | |||||
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 145 004 loĝantoj sur areo de 52,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 746 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Pavace, Sargé-lès-le-Mans, Trangé, Yvré-l'Évêque, Allonnes, Arnage, Changé, La Chapelle-Saint-Aubin, Coulaines, Mulsanne, Rouillon kaj Ruaudin.
Manso estas fama pro sia fama Katedralo Sankta Juliano, kaj ankaŭ pro la rijetoj (rillettes) (hakita porkaĵo kuirita en graso, kiun oni ŝmiras sur panon).
En Manso, okazas ĉiujare du famaj longtempaj konkursoj :
- la 24 Horoj de Manso (aŭtomobila konkurso),
- la “Bol d’Or” (la Ora Bovlo) (motorcikla konkurso).
Partneraj urboj
redakti- Paderborn en Germanio
- Quintanar de la Orden en Hispanio
- Suzuka en Japanio
- Hauza, Okcidenta Saharo
- Rostov-na-Donu en Rusio
- Volos en Grekio
- Bolton en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Ŝjanjango en Popola Respubliko Ĉinio
- Aleksandrio en Egiptio
Famuloj ligitaj al Manso
redakti- Gotfredo la 5-a (Anĵuo), grafo
- Henriko la 2-a (Anglio), filo de la antaŭa
- Berengela de Navaro, edzino de Rikardo la 1-a (Anglio)
- Johano la 2-a (Francio), "Johano la Bona" reĝo de Francio
- Karlo la 6-a (Francio), "Karlo la Plejamata" kaj poste "Karlo la Freneza" reĝo de Francio
- Joachim du Bellay, poeto
- Pierre de Ronsard, poeto
- François Fillon, ĉefministro de Francio de 2007 ĝis 2012
- Stéphane Le Foll, ministro de la Ministerio pri agrikulturo de 2012 ĝis 2017
- Leslie Bourgoin, kantistino
- Emmanuel Moire, kantisto
Esperanto en Manso
redaktiEn 1928 la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildoj
redakti-
Katedralo Saint-Julien
-
La blazono de Le Mans
-
Monumento de la Liberigo en Manso
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Portuguese Web Archive (france)
- Turismo en Le Mans (same france)
- Esperanto Le Mans