Le Monde diplomatique en Esperanto

Le Monde diplomatique en Esperanto (ankaŭ nomata DIPLO) estas la oficiala Esperantlingva eldono de la franca monatgazeto de politikaj analizoj Le Monde diplomatique.

Laŭ kontrakto inter la direktoro de la Pariza Le Monde diplomatique kun la ĉefredaktisto de Le Monde diplomatique en Esperanto, en septembro 2002, la Esperanta eldono devigas sin ĉiumonate aperigi en disponigita retpaĝo minimume la Esperantigitan ĉefartikolon; pri la ceteraj artikoloj, la Esperanta redaktejo estas libera je elekto kaj je kvanto. Plejparte, la plenaj tekstoj de artikoloj el Le Monde diplomatique estas senpage legeblaj nur en la Esperanta versio.

Eldonejo de Le Monde diplomatique en Esperanto estas la Unesko-Grupo Narbonia, kiu havas sian sidejon en Narbonio, do la regiono de Narbonne en suda Francio. En tiu asocio membras ĉiuj regulaj redaktistoj tradukistoj de la DIPLO, kiuj kune decidas pri la diversaj funkcioj (ekz-e ĉefredaktisto) kaj eldonprincipoj.

La politik-ekonomiaj analizoj de la DIPLO estas unu el la diskutbazoj por la membroj de la Monda Asembleo Socia (MAS). MAS redaktas laŭokaze paperajn eldonojn de la DIPLO, ĉefe por eventoj kiaj Mondaj Sociaj Forumoj, ankaŭ senpage konsulteblaj kaj deŝuteblaj en la retpaĝoj de MAS kaj de la DIPLO.

Eksteraj ligiloj redakti