La Rippe

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Moulin (La Rippe))

La Rippe estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

La Rippe
Blazono de La Rippe
Blazono de La Rippe
Blazono de La Rippe
La Combe du Faoug, komunumo La Rippe
La Combe du Faoug, komunumo La Rippe
La Combe du Faoug, komunumo La Rippe
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 22′ 53″ N 6° 9′ 3″ O / 46.38139 °N, 6.15083 °O / 46.38139; 6.15083 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 53″ N 6° 9′ 3″ O / 46.38139 °N, 6.15083 °O / 46.38139; 6.15083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1024
Areo 16,61 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 1278
Komunumkodo 5726
Mapo de La Rippe
Mapo de La Rippe
Situa mapo de La Rippe
vdr

Geografio redakti

La komunumo La Rippe situas en okcidento de Kantono Vaŭdo apud la franca landlimo. Ĝi etendiĝas de la valo de la rivero Boiron de Nyon ĝis al la kresto de la montoĉeno La Dôle en la Ĵurasa Montaro. La komunumo situas 7 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 22 kilometrojn nordoriente de la urbo Ĝenevo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj La Rippe kaj Tranchepied, la setlejo Le Moulin, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,61 km², de kiuj 53,1% estas kovritaj de arbaro, 42,4% servas por agrikulturo kaj 3,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo La Rippe limas en nordo al Gingins, en oriento al Chéserex, en sudoriento al Crassier, en sudo al Divonne-les-Bains (Rodano-Alpoj, Francio), kaj en okcidento al Prémanon (Franĉ-Konteo, Francio).

Trafiko redakti

La Rippe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de konekta vojo ek de la kantona ĉefvojo n-ro 122 de Crassier. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sude en Chavannes-de-Bogis kaj okcidente apud Nyon. Pere de poŝtaŭtolinio al Nyon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de La Rippe datiĝas el la jaro 1384 kiel Rippis. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj restaĵoj de romia instalaĵo kaj de la romia vojo Vy d'Etraz. En la jaro 1025 estis menciita la vilaĝo Pellens, kiu en la 11-a jarcento estis submetita al la Abatejo Saint-Maurice kaj en la jaro 1123 al la Abatejo Bonmont. Tiu vilaĝo estis en la 12-a jarcento forlasita, la iamaj loĝantoj laŭdire translokiĝis al bienoj de la Abatejo Saint-Claude, kiuj en la jaro 1309 estis konceditaj al Bonmont kaj en la jaro 1319 submetitaj al la protekto de la Grafolando Savojo. Dum mezepoko La Rippe apartenis al la Lando de Gex, poste de 1536 ĝis 1564 al la Voktejo Gex, tiam de 1564 ĝis 1598 al la Gubernio Bonmont, kiu estis submetita al la Voktejo Nyon kaj fine de 1711 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Bonmont. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti