Le Petit Journal (La malgranda ĵurnalo) estis konservativa ĉiutaga ĵurnalo de Parizo, Francio, fondita de Moïse Polydore Millaud, publikigita el 1863 ĝis 1944. Kun Le Petit Parisien, Le Matin, kaj Le Journal, ĝi estis unu el la kvar plej gravaj francaj ĵurnaloj. En 1890, dum la krizo de Georges Ernest Boulanger, ties cirkulado por unua fojo atingis unu milionon da ekzempleroj. Kvin jarojn poste, ĝi havis cirkuladon de du milionoj da ekzempleroj, kio faris ĝin la plej granda gazeto de la mondo.[1]

Le Petit Journal
emblemo
taggazeto
Komenco 1863 vd
Fino 1944 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Moïse Polydore Millaud vd
Posedata de Moïse Polydore Millaud vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Dreyfus en prizono;
20a de Januaro 1895.

Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento la ĵurnalo dekadencis. En 1936, ĝi iĝis la oficiala organo de la Franca Sociala Partio, kun la moto, "Travail, Famille, Patrie" (Laboro, familio, patrio), kiu estis prenita el la naciisma ligo "Croix-de-Feu" kaj poste iĝis la moto de la reĝimo de Vichy.

Notoj redakti

  1. Ivan Chupin, Nicolas Hubé and Nicolas Kaciaf, Histoire politique et économique des médias en France, La Découverte, 2009 ISBN 978-2-7071-5465-1