Le Prix à payer (filmo)

Le Prix à payer (Prezo pagenda) estas franca filmo de Alexandra Leclère, aperinta en 2007.

Le Prix à payer
filmo
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2007
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Alexandra Leclère
Scenaro Alexandra Leclère
Rolantoj Anaïs Demoustier • Christian Clavier • Francis Leplay • Géraldine Pailhas • Gérard Lanvin • Jean-François Robin • Maud Buquet • Nathalie Baye • Patrick Chesnais
IMDb
vdr

Temo redakti

Jean-Pierre Ménard estas riĉa pariza aferisto. Li estas edziĝinta al Odile, eleganta burĝino, kiu tage butikumas en magazenoj de belaj kvartaloj. Li devus esti feliĉa homo. Tamen, lia edzino decidis, ke ili havu apartajn dormoĉambrojn. Lacigita de sia malplena seksa vivo, Ménard konfidas tion al sia propra ŝoforo, Richard, kiu suferas saman problemon kun sia kunulino Caroline. Tiu ĉi konsilas al li ne plu doni monon al ŝi, kion Jean-Pierre resumas per « Ne sekso, ne mono ». Unue ŝokita, Odile malgraŭvole fine akceptas la kontrakton. La kunloĝado kaj situacio fariĝas pli kaj pli neelteneblaj.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Anekdoto redakti

Duan fojon Nathalie Baye kaj Christian Clavier estas geedzoj en kino. La unuan fojon ili ludis en Je vais craquer (1980) de Gérard Lauzier kaj François Leterrier, adaptita de bildrakonto La course du rat de Gérard Lauzier.

Eksteraj ligiloj redakti