La ripozo (Francesco Filippini)

pentraĵo de Francesco Filippini
(Alidirektita el Le Sosta (Filippini, GAM))


La ripozo - itale la sosta - estas pentraĵo, nome oleo-pentraĵo sur tolo, farita inter 1887 kaj 1889 de Francesco Filippini[1], kaj konstante ekspoziciata en GAM Galleria d'Arte Moderna (Milano).

La Sosta
Francesco Filippini, inter 1887 kaj 1889
oleo-pentrado sur tolo
142 × 81 cm
GAM, Galleria d'Arte Moderna (Milano)
vdr

La figuroj estas duobligitaj en "La ripozo" (la sosta), kaj ĉi tie la sidloko estas ne la herbejo sed la malalta muro deklivanta malsupren al la valo.

Ŝajnas, ke la okuloj de Filippini emas homogenigi ĉion, ne pro malsperteco, sed pro elekto. Oni laŭdas la kamparanan mondon: la figurojn, la spacojn, la domojn, en ĉiu sezono.

Por transdoni la ideon de la vento, Filippini donos maldikajn, preskaŭ akrajn, mallongajn kaj longajn strekojn, kun malsamaj inklinoj kaj direktoj.

Filippini estas fascinita de la kostumoj de la montaranoj kaj folkloro, do li ĉiam volas iri al la loko por havi verajn kamparanajn modelojn por pentri subĉiele kaj surloke.

La verkoj de Francesco Filippini sur tolo jam atingis valoron de 350 000 eŭroj en 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Filippini, Francesco. Costanzo Gatta, Francesco Filippini, il dossier. Uno splendido pittore morto a 42 anni. stilearte.it

Bibliografio redakti

  • Francesco Filippini, un protagonista del Naturalismo, Ed. Skira, 1999, pgg. 101