Le Vésinet - Le Pecq (stacidomo)
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Le Vésinet-Centre (stacidomo). |
Le Vésinet - Le Pecq (antaŭa nomo Le Pecq) estas franca stacidomo sur Linio A de RER, situanta en komunumo Le Vésinet, proksime al Le Pecq, en departemento Yvelines en regiono Francilio.
Le Vésinet - Le Pecq | |||
---|---|---|---|
![]() Stacidomo Le Vésinet - Le Pecq
| |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Le Vésinet | ||
Geografia situo | 48° 53′ 54″ N, 2° 7′ 20″ O (mapo)48.89826174522.12225185668Koordinatoj: 48° 53′ 54″ N, 2° 7′ 20″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 3 | ||
Kajoj | 2 insulaj | ||
Tarifa zono | IDF/4 | ||
Jara trafiko | 1 436 318 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 26-a de aŭgusto 1837 1972 (RER) | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo UIC | 87758086 | ||
Trajno-linio | ![]() | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Le Vésinet - Le Pecq ĉe "SNCF" | ||
StacidomoRedakti
Kvar stacidomoj sinsekvis; la tri unuaj havis la nomon Le Pecq. La unua estis starigita de "Compagnie du Chemin de fer de Paris à Saint-Germain" en 1837 sur bordo de Sejno en Le Pecq. La dua, en 1847, estis transigita al Le Vésinet kiel tiu de 1955. La nuna stacidomo alprenis la nomon Le Vésinet - Le Pecq ekde sia konstruo en 1972 por la alveno de RER de Francilio (RER).
Ĝi hodiaŭ estas stacidomo de Régie autonome des transports parisiens (RATP).
Ĝi havas altecon de 35 metroj kaj situas en la Kilometra punkto (PK) 18,511 de fervojlinio Parizo - Saint-Germain-en-Laye, inter stacidomoj de Le Vésinet-Centre kaj Saint-Germain-en-Laye. Ĝi rolas kiel finstacio de iuj trajnoj el Parizo.
BildgalerioRedakti
Lago de la stacio en Le Vésinet
Fervoja viadukto en Le Pecq
Fervoja ponto en Le Pecq