Le Vaisseau situas en Strasburgo en la kvartalo de Neudorf. Ĝi estas porjunula sciencejo, kiun iniciatis la konsilantaro de la distriktaro Bas-Rhin. La nomo, elektita de infangrupo, invitas al malkovrado kaj esplorado. Aparte celante infanojn inter-3-kaj-15-jaraĝajn, la Vaisseau allogas ankaŭ familiojn, lernejanojn, grupojn, turistojn kaj eĉ firmaanojn.

Mur-ornamaĵo de la Vaisseau

Alirebla de ĉiuj, la Vaisseau estas renkontiĝejo kaj partumejo por ĉiuaĝaj infanoj de ĉiuj nacioj ĉar la senŝanĝa ekspozicio estas trilingva (franc-, german- kaj anglalingva), sed ankaŭ disponebla en porblindula skribaĵo. La konstruaĵo, la ĝardeno kaj la ekspozicioj estis konceptitaj por esti alireblaj al handikapuloj.

La devizo de la Vaisseau estas « Lerni amuziĝante ! ». Tiel la Vaisseau subtenas la gepatrojn kaj instruistojn en sia eduka rolo kaj proponas multnombrajn aktivaĵojn: trilingvajn interagajn ekspoziciojn, nedaŭrajn ekspoziciojn, lud-instruan ĝardenon, tridimensiajn filmojn, studkunvenojn, prianimadojn... La Vaisseau ofertas tiel al infanoj ŝlosilojn por kompreni la mondon en kiu ili hodiaŭ vivas sed plejgrave la morgaŭan mondon kiu apartenos al ili.

En 2012, 5 instruvideoj estis produktitaj en esperanto dank' al la subteno de la Vaisseau.

Historio redakti

 
Bernard Weixler, la arkitekturisto de la Vaisseau

En 1998, la distriktara konsilantarejo gastigis inter siaj muroj ekspozicion origine ellaboritan por la Cité des Sciences et de l'Industrie de Parizo (Urbo de sciencoj kaj de la industrio (La Villette)). Ene de du monatoj 10 000 junuloj hastis al la « infana vilaĝo ». La disktriktara konsilantaro perceptis en tiu sukceso grandan interesiĝemon de la publiko por la sciencoj tiam, kiam ili estas lude kaj interage pritraktitaj. Ĝi tiam sentis neceson havigi al la distriktaro sciencan kaj teknikan instalaĵon.

La proponon oni oficiale starigis al la elektitoj de la distriktara konsilantaro en 2000, tiuj lastaj apogis la projekton kaj prirespondecigis Guy-Dominique Kennel, tiam vic-prezidanto de la distrikta konsilantaro. Li ĝisfine kondukis la projekton. La projekto iom post iom strukturiĝis en la jaro 2000 kaj plurfakula skipo stariĝis. Arkitektura vetproponado estis lanĉita kaj destinis en 2002 la arkitektojn Bernard Weixler kaj François Rohmer, ambaŭ asociitajn kun la scenografo Jérôme Habersetzer.

La unuan ŝtonon oni surmetis en aŭgusto 2003, sur tereno 18 000 kvadratmetrojn surfackovra, situanta ĉe la fronto de la kvartalo Neudorf en Strasburgo. Iom post iom, la projekto realiĝis kaj oni ĝin nomas « Le Vaisseau » danke al imagkapablo de infanoj de somer-tenduma organizaĵo de Wangenbourg. Tiuj junuloj, samkiel ĉiaj junuloj, estis ŝatuntaj « lerni amuziĝante ». La Vaisseau tiam fariĝas loko por lerni, sed ankaŭ por distriĝi, kie infanon oni emigas al manipulado, komparado, sindemandado laŭ sia propra ritmo kaj siaj propraj interespunktoj.

La detala kultura programo estis oficiale prezentita en junio 2004. Post provperiodo de la 6a de januaro ĝis la 13a de februaro, la Vaisseau malfermis siajn pordojn oficiale la 22an de februaro 2005.

Senŝanĝaj ekspozicioj redakti

  • “La Mondo kaj mi”

Tiu spaco donas la oportunon ŝanĝi sian kapon, vidi sian korpon de interne aŭ vetbicikli kun sia skeleto. Tiom da eksperimentoj por ekkoni sin kaj pli bone kompreni siajn diferencojn!

  • “Malkovri bestojn”

Al kiu apartenas tiu ĉi haŭto? Kiel vivas formikoj ? Kial kanguruaj panjoj havas poŝon? Jen vera enketado pri vivaĵoj por observi, priskribi kaj kompreni la misterplenan mondon de la bestoj.

  • “Mi elfaras”

Konstrui iglon, pridemandi vilaĝanojn pri kreo aŭ ne de akvobaraĵo, kompreni la akvociklon... Tiu spaco proponas al vizitantoj fariĝi konstruistoj kaj trovi respondojn al « kiel funkcias tio? »

  • “La sekretoj de bildoj”

Amatoroj pri ombroj kaj bruaĵoj komponos, elfaros, transformos, disspektigos, ludos per bildoj kaj sonoj por kompreni tiujn, kiuj onin ĉirkaŭas.

  • “La ĝardeno ”

Vera malstreĉejo por gepatroj, la ĝardeno ofertas al infanoj 5000 kvadratmetrojn por ludi kaj malkovri. Vizitantoj malkovros sciencan vojstrekon, naturan vojstrekon, sensospronan vojstrekon, la akvotruon kaj ties loĝantojn, la grandan hamstron de Alzaco, la fruktoĝardenon...

Servoj redakti

  • La butiko

La Butiko situas en la enirejo de la Vaisseau. Libere alirebla, ĝi estas malfermita de mardo ĝis dimanĉo, de la 11-a ĝis la 18h30. Vizitantoj povas tie sperti spacon dediĉitan al magio de la sciencoj per larĝa gamo da priinstruaj produktaĵoj kaj ludoj.

  • La memserva manĝejo

La memserva manĝejo proponas al vizitantoj larĝan gamon da rostitaj sandviĉoj, manĝaĵetoj kaj trinkaĵoj. Ĝi estas malfermita ĉiujn merkredojn, sabatojn, dimanĉojn kaj feriajn tagojn, same kiel de mardo ĝis dimanĉo dum lernejaj ferioj de la 11h30 ĝis la 17h30.

  • La ĉambro de la 1000 paneroj

Lernejoj kaj grupoj povas tagmanĝi aŭ manĝi hejmajn kunportitaĵojn en tiu vasta ĉambro speciale disponigata.

  • La kunvenejoj

Ili estas etaj ĉambroj ene de la konstruaĵo de la Vaisseau, uzataj por laborkunvenoj aŭ diversaj aktivaĵoj. Same kiel por ĉiuj spacoj de la Vaisseau, tiuj lastaj estas lueblaj por speciala okazaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti

Instruvideoj pri la vento en esperanto produktitaj kun subteno de la Vaisseau