Lechón

municipo en Zaragozo
(Alidirektita el Lechón (Zaragoza))

Lechón [leĈON] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Lechón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50369
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 17′ U (mapo)41.0864942-1.2841604Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 17′ U (mapo) [+]
Alto 985 m [+]
Areo 17,458953 km² ( 174 5.8 953 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lechón (Provinco Zaragozo)
Lechón (Provinco Zaragozo)
DEC
Lechón
Lechón
Situo de Lechón
Lechón (Hispanio)
Lechón (Hispanio)
DEC
Lechón
Lechón
Situo de Lechón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lechón (Zaragoza) [+]
vdr

Geografio redakti

Lechón estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Daroka Kamparo kie ĝi estas inter tiu de Anento okcidente kaj tiuj de Romanos norde. Ĝi estas okcidente de la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko Lechón mem estas je 79 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 985 msm. Ĝi estas tute inter Romanos norde kaj Navarrete del Río nordokcidente laŭ la aŭtoŝoseo Autovía Mudéjar, Anento okcidente kaj Ferreruela de Huerva sudoriente.

Historio redakti

 
Preĝejo.

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la koko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Lechón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 47 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, kies sonorilturo aperas trioble kaj en la municipaj flago kaj blazono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti