Lech Emfazy Stefański

Lech Emfazy Stefański (naskiĝis la 2-an de julio 1928 en Varsovio, mortis la 21-an de decembro 2010 en Załubice) – pola verkisto, publicisto, tradukisto de beletro, aŭtoro kaj kunaŭtoro de libroj pri parapsikologio kaj paranormaleco, aktoro kaj reĝisoro.

Lech Emfazy Stefański
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1928 (1928-07-02)
en Varsovio
Morto 21-an de decembro 2010 (2010-12-21) (82-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Unua etapo de lia edukado estis fino de profesia kemia lernejo jam dum la dua mondmilito. Li partoprenis ribelon de Varsovio kadre de Pola Enlanda Armeo kun pseŭdonomo Emfazy.

Li laboris en la teatro, kun Miron Białoszewski kunkreis en la jaroj 1954-1955 avangardan "Teatr na Tarczyńskiej" (Teatro sur la strato Tarczyńska), laboris en semajnrevuo "Po prostu", verkis librojn, artikolojn, scenariojn, reĝisoris spektaklojn, tradukis. Post la milito finis reĝisoran fakultaton en Ŝtata Supera Teatro-Lernejo en Varsovio (diplomiĝis en 1967).

Kunfondinto kaj ĉefa Omaĝisto de registrita en 1995 konfesio – Rodzimy Kościół Polski (Indiĝena Pola Eklezio).

En lia agado apartan lokon okupis esplorado de parapsikologiaj fenomenoj kaj publikaĵoj pri tio. Unu el pli konataj polaj parapsikologoj, kunkreinto kaj aktiva aganto de interalie Pola Psikotronika Societo kaj de grupo ATHANOR.

Entombigita la 28-an de decembro 2010 sur Evangeliisma-Augsburga Tombejo en Varsovio ĉe la strato Młynarska.

Libroj kaj publikaĵoj redakti

  • Od magii do psychotroniki (czyli Ars magica) (De magio ĝis psikotroniko (aŭ Ars magica)) - kune kun Michał Komar
  • Lewitujący z Oćmawy (Levitacianta de Oćmawa),
  • Alchemicy (Alkemiistoj),
  • Biały pył (Blanka pulvoro),
  • Niebieski pies (Blua hundo),
  • Wyrocznia Słowiańska (Slava Orakolo).

Interesaĵo redakti

Post falo de komunismo aranĝis kun siaj disĉiploj aŭtomobilan ekskurson al Orakolejo de Delfo en Grekio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

[1] en Interreta Bazo de Pola Filmo