Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leda.

Ledao estas neregula satelito de Jupitero.

Ledao
Natura satelito  de Jupitero (XIII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Aliaj nomoj Jupitero XIII[1]
Nomita laŭ Leda vd
Malkovro
Malkovrinto Charles T. Kowal[1]
Dato de malkovro 11-a de septembro 1977[1]
Loko de malkovro Observatorio Palomar[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 098 480 km
Discentreco 0,1801349
Klinangulo 27,46° (rilate al la ekliptiko)
29,01° (rilate al la jupitera ekvatoro)
Periodo 238,86 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 20 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,1 × 1016 kg
2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze)
0,0073 m/s2
12 m/s
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo ~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 20,2[2]
vdr

Ĝi estas malgranda objekto. Se ĝia albedo estas 0,04 kaj ĝia denso 2,6 g/cm3 (kiel la aliaj anoj de la himalia grupo) oni povas estimi ĝian grandon al 20 km kaj ĝian mason al 1,1 × 1016 kg.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 14-an de septembro 1974 de Charles T. Kowal en la Observatorio de la Monto Palomar en Usono, post ekzameno de fotoj faritaj de la 11-a ĝis la 13-a de septembro[3].

Ĝi estis maldaŭre nomata Jupitero XIII (La nuna sistemo de maldaŭraj nomoj ne estis tiam uzata).

Nomo redakti

En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon Ledao proponita de Charles T. Kowal[4], laŭ Leda, amatino de Zeŭso kaj patrino de Helena, Klitemnestro, Kastoro kaj Polukso.

Orbito redakti

Ĝi estas ano de la himalia grupo, grupo de kvin satelitoj, kies orbitoj havas grandan duonakson inter 11 160 000 kaj 12 555 000 km, kaj klinangulon inter 25,8° kaj 30,7° rilate al la jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti