Ledovoje minejo estas la gasokondensata minejo, kiu situas en nord-orienta parto de la Barenca maro, 700 km nord-oriente de la urbo Murmansko kaj estas parto de la Oriento-Barenca naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1992 kaj plu esplorata.

Ledovoje minejo
ruse Ледовое месторождение
Situo: la Barenca maro (Rusio)
Geografia situo 74° 0′ 0″ N, 46° 59′ 0″ O (mapo)7446.983333333333Koordinatoj: 74° 0′ 0″ N, 46° 59′ 0″ O (mapo)
Ledovoje minejo (Rusio)
Ledovoje minejo (Rusio)
DEC
Ledovoje minejo
Ledovoje minejo
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Oriento-Barenca naftogasa provinco
Malkovro: 1992
Statuso: esplorata
Kapacito: 91,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
vdr

Geologio redakti

La minejo estas ligita al nord-okcidenta parto de la Ŝtokmano-Ledovoja montobreĉo kaj estas braĥiantiklinala falto, kiu etendiĝas nord-oriente kaj estas limigita sud-okcidente kaj nord-oriente per subparalela sistemo de ŝiraj rompoj. La volbo de Ledovoje levaĵo havas okcidentan kaj orientan kupolojn. En la okcidenta kupolo je profundeco 1815-2125 m estas malkovritaj gasokondensataj kuŝejoj en terigenaj sedimentaĵoj de la meza ĵurasio: tavoloj Ju0, Ju1, Ju1-1, Ju2. La efika dikeco de la kolektujoj varias de 3 ĝis 29,1 m, poreco 16-17%, komenca tavolpremo 19,4-21,2 MPa.

Elminigado de gaso dum elprovo estis 65-355 mil m³/tage. Gasakva kontakto situas je la absoluta marko -1845,1 ĝis -2131,1 m. la ĉefa kapacito estas ligita al la tavolo Ju1 je la profundeco 2023 m. La gasohava dikeco de la produktohavaj sedimentaĵoj estas 50,3 m, poreco 17%, komenca tavolpremo 20,8 MPa. La kuŝejo estas tavola, volba, 33 x 17 km, alteco 79 m. La gasakva kontakto estas markita laŭ la absoluta marko -2689,7 m.

La tavolgaso estas sensulfura kaj enhavas jenajn elementojn: metano 92,84%, etano 2,16%, propano 0,54%, butanoj 0,39%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 1,15%, azoto 2,65%, karbonduoksido 0,27%. Enhavo de gasokondensato en la Ju1-1 estas 13 gramoj/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 91,7 miliardoj da kubaj metroj.

Literaturo redakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ледовое месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 222. ISBN 5-85270-327-3.