Lee Chong-Yeong

korea esperantisto

LEE Chong-Yeong (koree 이종영, I Jong-yeong, naskiĝis la 13-an de februaro 1932, mortis la 4-an de julio 2008 en Daegu) estis korea esperantisto kaj honora membro de UEA.

Lee Chong-Yeong
Persona informo
Naskiĝo la 13-an de februaro 1932
Morto la 4-an de julio 2008
en Daegu
Lingvoj Esperantokorea
Nacieco korea
Alma mater Universitato Yeungnam
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
Esperantistiĝis en 1949
vdr

Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Sud-Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en la universitato Kobeo (Japanio) pri komerca ekonomio. Li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UNorganizo pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo, emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte en 1948, esperantistiĝis en 1949 kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (KEA) en jaroj 1994-95, prezidanto de UEA en jaroj 1995-1998, denove prezidanto de KEA (1998-2001) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Li kuniniciatis la unuan Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj la Manifeston de Prago, kiu - subskribita de pli ol 13000 esperantistoj - plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado. En 1996 prezidanto Lee lanĉis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto de Prago katalizis senteblan pliaktivigon en UEA kaj la cetera movado.

En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita honora membro de UEA pro liaj elstaraj meritoj por UEA kaj tutmonda Esperanto-movado. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La ĉina stato dekoraciis lin per la Medalo de Entuziasma Subteno de Konstruo kaj Kunlaboro por Ĉina Amikeco, kaj la prezidento de Vjetnamio per la Medalo de Entuziasma Subteno por la Vjetnama Esperanto-Movado.

Li prelegis okfoje en IKU kaj dufoje ĉe AIS-kursoj.

Verkoj redakti

  Trovu « Lee Chong-Yeong » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Esperanto en la 21-a jarcento (2001)
  • Esperanto, la lingvo de la 21-a jarcento (en la korea, 2001)
  • Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj (2003)
  • 80-jara historio de la korea Esperanto-movado (en la korea, 2003)
  • Komuna Historio por malfermi estontecon (kunverko, 2007)
  • Ridante Lernu Arkivigite je 2019-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (en la korea/esperanta, 2007)
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
John C. Wells19951998Keppel Enderby