Lee Jong-wook (en la korea alfabeto 이종욱, en la Latinliteriga transskribo de la korea lingvo I Jong-uk, en la transskribo de McCune-Reischauer Yi Chong-uk, naskiĝis la 12-an de aprilo 1945, mortis la 22-an de majo 2006) estis korea kuracisto kiu dum tri jaroj oficis kiel la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Li aliĝis al la dungitaro de la MOS en 1983, laborante pri diversaj projektoj inkluzive de la Tutmonda Programo por Vakcinoj kaj Imunigo kaj Haltigo de tuberkulozo. Li komencis sian oficperiodon kiel ĝenerala direktoroen 2003. Li estis la unua koreo kiu gvidis internacian agentejon. En 2004, la usona magazino Time Magazine elektis lin kiel li estis unu el la 100 plej potencaj homoj en la mondo.[1] Kiam li subite mortis la 22-an de majo 2006, la svedo Anders Nordström elektiĝis intertempa ĝenerala sekretario kaj la ĉinino Margaret Chan la 4-a de januaro 2007 nomumiĝis konstanta ĝenerala sekretario de la tutmonda organizaĵo.

Lee Jong-wook
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1945 (1945-04-12)
en Seulo,  Koreio Okupata de Japanio
Morto 22-an de majo 2006 (2006-05-22) (61-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortokialo apopleksio
Tombo Ĝenevo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Universitato de HavajoSeula Nacia Universitato • Kyungbock High School • bakalaŭromagistro
Okupo
Okupo politikistodiplomatokuracisto
vdr

Referencoj redakti