Lee Van CLEEF [Li Van Klif] (9-a de januaro 1925 en Sommerville, Nov-Ĵerzejo  —  16-a de decembro 1989 en Oxnard, Kalifornio) estis usona filmaktoro.

Lee Van Cleef
Persona informo
Lee Van Cleef
Naskiĝo 9-an de januaro 1925 (1925-01-09)
en Somerville
Morto 16-an de decembro 1989 (1989-12-16) (64-jaraĝa)
en Oxnard
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Somerville High School vd
Profesio
Okupo filmaktoro • militisto • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1952–1989 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komencis sian karieron en teatro en 1950. Poste aperis en multaj el la plej famaj tiamaj vakerofilmoj, kie li ĝenerale ludis la rolon de malbonulo. En tio multe helpis lin lia vizaĝo, pri kiu memoras ĉiuj ŝatantoj de tiaj filmoj.

En 1962 lia kariero estis provizore ĉesigita pro grava trafikakcidento, kiu sendis lin al hospitalo.

En 1965 li denove aperis sur ekranoj, ĉifoje en Eŭropo, danke al la itala reĝisoro Sergio Leone, kiu donis al li la duan ĉefan rolon en Per qualche dollari in più (Por kelkaj pliaj dolaroj). La grandega sukceso de tiu filmo reekigis lian karieron, kaj li aperis en multaj diverskvalitaj usonaj kaj eŭropaj vakerofilmoj dum la posta jardeko.

Li mortis pro koratako en Oksnard (Kalifornio) la 16an de decembro 1989.

Listo de filmoj redakti

  • High Noon (Usono, 1952)
  • Gunfight at the OK corral (Usono, 1959)
  • The man who shot Liberty Valance (Usono, 1962)
  • Per qualche dollari in piu (Italio, 1965)
  • Il buono, il brutto, il cattivo (Italio, 1966)
  • La resa dei conti (Italio, 1967)
  • Barquero (Usono, 1970)
  • Escape from New-York (Usono, 1980)

eksteraj ligoj (en la angla) redakti

Eksteraj ligiloj redakti