Lago de Leek

lago en Nederlando
(Alidirektita el Leekstermeer)

La Lago de Leek (nederlande: Leekstermeer) estas la plej granda lago de la provinco Drenthe.

Ĝi situas en la komunumo Noordenveld kaj estas parto de la pli granda areo Leekstermeer. Antaŭ la (groninga) komunuma rearanĝo de 1990 la provincolimo trairis la nordan parton de la lago, pliposte ĝi situas je la norda bordo de la lago. La lago estas nomita laŭ la komunumo Leek.

La lago ankaŭ foje nomiĝas Zulthermeer aŭ 'Zulthe (sala lago), laŭ regiono inter Nietap kaj Roden. La nordorienta parto foje nomiĝas Rietboor (kanborilo).

La lago ekestis dum la prahistorio je natura maniero. Ĝi nun grandas 335 hektarojn kaj profundas inter 1 kaj 1,5 metrojn.


La lago de Leek, vidata ekde la komenciĝo de la Lettelberterdiep (2009)

Eksteraj ligiloj redakti