Legnica
Legnica (ĝis 1946: Lignica, ĉeĥe Lehnice, germane Liegnitz) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Legnica, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 94 878 loĝantoj.
Legnica | ||
germane: Liegnitz | ||
Flago | Blazono | |
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Legnicy | |
Provinco | Malsupra Silezio | |
Distrikto-rajta | Jes | |
Distrikto | Distrikto Legnica | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Aglomeraĵo | 413397 (LGOM) | |
Urborajtoj | 1264 | |
Koordinatoj | 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo)51.21666666666716.166666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 16° 10′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 113 m | |
Areo | 56,29 km² | |
Loĝantaro | 94878 (en 2021) | |
Loĝdenso | 1 873,96 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 59-200 do 59-220 | |
Telefona antaŭkodo | 0-76 | |
Aŭtokodo | DL | |
Estro | Tadeusz Krzakowski | |
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | |
Adreso de estraro | Pl. Słowiański 8 | |
Retpoŝto de estraro | kancelaria@legnica.um.gov.pl | |
Poŝtkodo de estraro | 59-220 | |
Telefono de estraro | (0-prefiks-76) 721-21-99 | |
Fakso de estraro | 72 12 115 | |
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Wuppertal (Ukrainio) Drohobiĉ (Ĉeĥio) Blansko (Francio) Roanne (Rusio) Orenburg | |
NomoRedakti
La nomo Legnica, Lignica devenas de la pola nomo łęg t.e. marĉaj verdaj herbejoj en la dolino aŭ valo de la rivero ofte kun arbustoj (vidu la apudan dokumenton el la jaro 1750). En la mezepoka dokumento el la jaro 1300 en la latina lingvo pri la vivo de Sankta Hedvigo de Silezio Vita Sanctae Hedwigis la nomo estis en la formo Legnica kaj Legnicz.
HistorioRedakti
Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao (p.K.) la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento (p.K.) alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie (en la regiono de hodiaŭa Ślęża).
La unuaj dokumentitaj spuroj de la setlado de Slavoj sur la tereno de Legnica devenas el la 8-a jarcento. En Legnica tiam estis grava kastelego. La dendro-kronologiaj esploroj pruvas, ke dum la regado de pola princo el la dinastio Piastoj Mjeŝko la 1-a oni konstruis tie ĉirkaŭ la jaro 985 la novan kastelon / burgon en la formo tipa por la kasteloj / burgoj de dinastio Piastoj, same konstruitaj estis tiam kasteloj / burgoj en Vroclavo kaj Opole. La nomo aperis la unuan fojon en la skriba dokumento subskribita de pola princo el dinastio Piastoj Boleslao la 4-a, la Buklohara (pole Bolesław Kędzierzawy) en la jaro 1149. En la jaro 1241 apud Legnica en Legnickie Pole okazis fama batalo kun la Mongoloj nomata Batalo de Legnica, sub gvido de Henriko la 2-a, la Pia (li estis princo de Silezio, Krakovo, Grandpolio el dinastio Piastoj, filo de Hedvigo de Silezio kaj pola princo Henriko la Barbulo, li mortis dum la batalo kaj poste estis nomita Servisto de Dio en la Katolika Eklezio). Tiam sukcese defendis la piastan kastelon en Legnica la kastelmastro Lassota, tio estis priskribita en la latina dokumento de la jaro 1242 - Lassota – castellano in Legnic.
En la jaro 1248 la urbo fariĝis la ĉefurbo de la Legnica Princlando. La urborajtoj de la jaro ĉ. 1264, ĉe la piedoj de piasta kastelo ekkreskis la urbo. Rezulte de la malsukcesa politiko de la piasta princo Boleslao la 3-a, la Prediganto, pole Bolesław III Rozrzutny, en la jaro 1329 la urbo Legnica fariĝis la ĉefurbo de la feŭdo de la ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio).
Dum la Mezepoko apud Legnica estis minejo de oro en Mikołajowice. Dum julio 1454 okazis ribelo de plebo por kontraŭi provon de la ŝanĝo de ĉeĥia feŭdo al la rekta regado de ĉeĥiaj reĝoj en la Princlando Legnica. Dum la jaro 1675 mortis Georgo Vilhelmo, la lasta princo el la dinastio Piastoj, sekve komenciĝis la rekta regado de la Habsburga dinastio, kiu por Legnico daŭris ĝis la mezo de la 18-a jarcento.
La politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj Piastoj. Tiamaniere estis ĝis 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Malgranda, la Svidnica-Javora princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburga dinastio. Ekde 1526 Silezio troviĝis sub regado de la Habsburgoj. Ekde 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la Dua Mondmilito.
Post la Dua Mondmilito danke al bone konservitaj postgermanaj armeaj objektoj en la urbo estis lokigitaj garnizonoj: de Pola Soldataro (ekzistanta en la jaroj 1945-2007) kaj sur granda areo de la urbo de la komandantaro kun kazerno de Norda Militist-Grupiĝo de Sovetia Armeo (rezidanta en la urbo en 1945-1993).
La 2-an de junio 1997 papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia papa pilgrimo al Pollando vizitas ankaŭ la urbon Legnica (vidu la apudan foton).
Monumentoj en LegnicaRedakti
La nuntempa spac-sistemo de la urbo datiĝas de la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. En Legnica oni povas trovi multajn belajn monumentojn, certe la Piast-kastelo staras unuavice, sed krom ĝi indas levi la okulojn al la katedralo de St. Petro kaj Paŭlo, Preĝejo de Sankta Maria, Urbodomoj (malnova kaj nova), turoj kaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Ravaj estas la tiel nomataj haringejoj, tio estas haring-standoj kun arkaĵoj alkroĉitaj al la Malnova Urbodomo en la Merkata Placo en Legnica. Rimarkindas pro historiaj kialoj certe la bela baroka preĝejo de St. Johano, kie vi povas viziti la Maŭzoleon de pola dinastio de Piastoj (vidu la apudajn fotojn).
Verdaĵo en LegnicaRedakti
Legnica ankaŭ estas urbo de verdaĵoj, situanta en la Nacia Reto de Sanigaj Polaj Urboj. Je ĉiu paŝo ni renkontos ĉi tie belajn verdajn areojn, kiuj ne nur plibonigas vivkondiĉojn, sed ankaŭ emfazas kaj plibonigas la bildon kaj belecon de la Malnovurba Kvartalo. La plej mirinda verda loko por ripozi en Legnica estas la urboparko situanta en la urbocentro kaj enhavanta la Palmejon / Oranĝerion. Fontanoj ankaŭ aldonas ĉarmon al Legnica. La Urba Parko (vidu la apudan foton) estas loko de aktiva ripozo.
Esperanto-movadoRedakti
Kuracisto Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis Esperanton tie per publika parolado en 1910 kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz. Post finiĝo de kurso fondiĝis grupo. Prezidanto estis s-ro Fraedrich, kunvenoj okazis ĉiumarde vespere en la restoracio kaj vinejo „Zum Alten Fritz”. Ĉirkaŭ julie, en multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.
Kristana Kongreso kadre de la 70-a KELI-kongreso en LegnicaRedakti
Silezia Esperanto-Asocio organizas Kristanan Kongreson kadre de la 70-a KELI-kongreso en Legnica
Ĝi okazos en la tagoj 7-14-a de aŭgusto 2021 kaj ni esperas, ke plejmulto de plifruaj aliĝintoj povos alveni al Legnica. Se iu ne volas, aŭ ne povas pro diversaj kialoj, ni petas, informu pri tio organizantojn.
Ni esperas al vi ĉiuj bonfarton kaj sanon ĝis la fino de tiu pandemio.
Bonvenon
Bonvenon al Legnica – unu el plej malnovaj kaj belaj urboj de la Malsupra Silezio, kiu havas riĉan historion kaj nuntempe estas grava ekonomia, kultura kaj akademia centro en la regiono kaj Pollando.
Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en kristana etoso.
Dum la kongreso, interalie, atendos vin:
komunaj preĝoj kaj diservoj - komuna kantado kaj ludado - prelegoj kaj diskutoj - koncertoj - ekskursoj por konatiĝi kun interesa ĉirkaŭaĵo.
La favorsituo de la urbo en la centro de Malsupra Silezio ĉe la kruciĝo de eŭropaj transportaj vojoj estas tre grava por ĝia ekonomia kaj turisma disvolviĝo. Same gravas la proksimeco al Germanio kaj Ĉeĥio. Legnica kuŝas sur historiaj itineroj: cisterciana vojo kaj komerc-pilgrima Reĝa Vojo (Via Regia) komenciĝanta en Portugalio kaj finanta en Ukrainio. Ankaŭ hodiaŭ la urbo estas grava komunikada krucvojo: vojo kun la aŭtoŝoseo A-4 (oriente-okcidenten) kaj nacia vojo n-ro 3 (nord-suda) kaj fervojo Wrocław-Dresden (Vroclavo - Dresdeno). Pro tio estas facile atingebla de Vroclavo per trajno, kiu iras ĉiun unu horon aŭ eĉ pli ofte aŭ de okcidenta ĉelima urbo Zgorzelec/Görlitz.
La kongresejo estos Alta Porpastra Seminario en Legnica (vidu la apudan foton).
Famuloj el LegnicaRedakti
- Karl von Vogelsang, socialreformanto kaj publicisto
LiteraturoRedakti
- Witold Łaszewski, Legnica, Wydawnictwo Dolnośląskie, Wrocław 2004, ISBN 83-7384-106-7
Eksteraj ligilojRedakti
- Interreta paĝo de Urb-Oficejo Legnica
- Vizitu la kastelon en Legnica Arkivigite je 2013-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Malnova Legnica
La Kastelo de Piastoj La korto de la Kastelo de Piastoj
La Pordego de Głogów, 2012 La Preĝejo de la Sankta Triunuo, 2011 La Teatro de Helena Modrzejewska, origine ekde 1842 simple nomata "Stadttheater", do urba teatro