Leicester ([elp.ˈlɛstə]) estas kaj urbego kaj unuara instanco (sendependa administra instanco) de la angla regiono East Midlands, Granda Britio. Leicester foje nominata Lecestro en esperanto.

Leicester
urbo
county town (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Devizo: Semper Eadem
Administrado
Poŝtkodo LE1-LE67
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 464 395  (2016) [+]
Loĝdenso 5 048 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 38′ N, 1° 8′ U (mapo)52.636111111111-1.1330555555556Koordinatoj: 52° 38′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 92 km² (9 200 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Leicester (Anglio)
Leicester (Anglio)
DEC
Situo de Leicester

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leicester [+]
vdr

Ĝi estis antaŭe parto de la provinco Leicestershire.

Historio

redakti

Leicester havas dumiljaran historion.

Romia periodo

redakti

Ĝi estis fondita de la romianoj kiuj posedis kiun nun estas Leicestershire. Parto de la tiamaj romiaj stratoj ankoraŭ videblas nuntempe.

Anglosaksa kaj vikinga periodo

redakti

Kiam la romia armeo forlasis Brition en 408 la anglosaksoj revigligis la malnovan urbon en la jaro 800. En la 9-a jarcento la danaj vikingoj konkeris la urbon, sed la britoj rekonkeris ĝin en 918.

La mezepoka tempo

redakti

En la mezeopoko Leicester akiris la statuson de Civitas (urbo) kiun ĝi denove perdis en la 11-a jarcento. Nur en 1919 ĝi reakiris la statuson de urbo. En postaj jarcentoj la urbo estas trafita de la pesto.

La Tudor-periodo

redakti

Leicester ludis signifan rolon en la historio de Anglio kiam, Simon de Montfort devigis reĝon Henriko la 7-an konservi la unuan Parlamenton de Angijo en la nun ruinigita Kastelo de Leicester.

Fine la la 18-a jarcento (la 1790-aj jaroj) kun la konstruado de la Grand Unian Canal (Soar-kanalo) kiu ligis Leicester al Londono kaj Birmingham, komenciĝis rapida industriiĝo.

Fine de la 19-a jarcento la urbo Leicester por la tutunua fojo elektraj stratolampoj estis enŝaltitaj.

En la 20-a jarcento la unua kinejo estas malfermata, Leicester fariĝis urbo, katedralo estis konstruato, hospitaloj ekestis, samkiel la universitato de Leicester[1].

Loĝantaro

redakti

Kun 348 000 enloĝantoj (2019) Leicester estas la 11-a plej granda urbo de Britio laŭ nombro de enloĝantoj kaj la 13-a plej granda de Britio entute.

En la jardekoj post la dua mondmilito venis al Leicester multaj homoj el diversaj landoj, inkluzive multajn el Pakistano, Bangladeŝo kaj Barato, sed en la 70-aj jaroj ankaŭ el Ugando. Leicester havas komunumojn de kurdoj, homoj el Karibio, Somalio, Afganio, Pollando kaj multaj aliaj landoj. Multaj el tiuj komunumoj havas siajn proprajn komunumajn organizaĵojn. Krom la angla ĉirkaŭ 70 aliaj lingvoj estas parolataj en la urbo.

Leicester estas konata pro la ĉeesto de homoj el multaj diversaj kulturaj fonoj (40% de la loĝantaro). Pro tio Leicester estas unu el la plej diverskulturaj urboj en Britio.

Leicester estas vaste rigardata kiel modelo de toleremo kaj ekzistas Race Equality Centre (Rasa Egaleca Centro) por tiuj homoj kiuj kredas ke ili spertas problemojn pro rasismo, ekzemple en la 70-aj jaroj kiam la novfaŝista British National Front akiris multajn voĉojn dum la balotoj.

Vidindaĵoj

redakti

La historia kerno de la urbo situas iomete okcidente de la centro. Ĉi tie vi trovos la kastelon Leicester, la katedralon, la preĝejon de Sankta Maria de Castro kaj la Jewry Wall (Judan Muron).

Leicester Market estas la plej grandan merkaton sub tegmento en Eŭropo. La merkato estas en la sama loko jam dum 700 jaroj.

La urbo ankaŭ havas ankaŭ du butikumajn centrojn: Haymarket kaj la multe pli granda Highcross.

Leicester havas plurajn muzeojn. La plej granda kaj plej konata estas la New Walk Museum.

La urbo havas multajn parkojn, inkluzive Abbey Park kaj Victoria Park.

Alia vidindaĵo estas la nacia aerspaca centro (National Space Centre). kaj la horloĝa turo.

Ekzistas ankaŭ botanika ĝardeno en Oadby, kiu estas urbo sude de Leicester.

Diversaĵoj

redakti

Estas du hospitaloj en la urbo (Leicester Ĝenerala Hospitalo kaj Leicester Royal Infirmary) kaj unu tuj ekster la urbo (Glenfield Hospital).

Leicester havas du universitatojn: la Universitato de Leicester (fondita en 1952) kaj la Universitato De Montfort (fondita en 1992). Ĝi ankaŭ havas pliajn altlernejojn. La plej granda estas Leicester College.

La loka gazeto nomiĝas The Leicester Mercury. BBC funkciigas en Leicester la studion por la radioprogramo BBC Radio Leicester.

La urbo estas la hejmo de Leicester City F.C. la futbalklubo de Leicester. Ĝi ankaŭ havas kriketo-teamon por plenkreskuloj kaj gejunuloj.

Ĝemelaj urboj

redakti

La urbo Leicester ĝemeliĝis kun

Fotogalerio

redakti

Renomoj urbanoj de Leicester

redakti

Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester)

Pick Withers (1948), tamburisto de la muzikgrupo Dire Straits

Gregory Winter (1951), sciencisto kaj Nobel-premiito pri ĥemio en 2018

Thomas Cook (1808–1892), pioniro de la amasturismo

Engelbert Humperdinck (* 1936), ŝlagro-kantisto

David Attenborough (* 1926), esploristo kaj filmisto

Richard Attenborough (1923–2014), aktoro, filmreĝisoro kaj plurfoje gajninto de la premioj Oscar kaj Golden-Globe.

Kasabian, muzikgrupo

Transporto

redakti

Estas du stacidomoj por aŭtobusoj: Haymarket kaj St Margareth.

La urbo estas konektita al la M1-aŭtovojo kaj al la longdistanca fervoja interligo inter Londono kaj Sheffield. La fervoja stacidomo situas en London Road.

Trajnvojaĝo inter Londono kaj Leicester daŭras ĉirkaŭ 75 minutojn.

Leicester kaj Esperanto

redakti

La brita Esperanto-kongreso en 2020 okazos en Leicester[2]. La evento ankoraŭ ne estas troveblas en la paĝaro de Leicester Polyglot Reto.

Audrey CHILDS-MEE (1926 -1990), fama esperantista pedagogo, mortis en Kibworth, Leicester[3].

Referencoj

redakti
  1. (angla) Tim Lambert, A brief history of Leicester Arkivigite je 2019-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Brita kongreso 2020
  3. Panteono, Audrey Childs-Mee, Edukado.net
  • Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko de la vikipedia paĝo en Simple English, je la 21-a de oktobro 2019.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti