Leinefelde-Worbis

komunumo en Turingio, Germanio

Leinefelde-Worbis estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichsfeld de la federacia lando Turingio, kaj ekestis en marto 1994 per la kunigo de la antaŭe sendependaj urbaj komunumoj Leinefelde kaj Worbis kun la najbaraj neurbaj komunumoj Breitenbach kaj Wintzingerode. Fine de decembro 2022 la urbo havis 20 119 loĝantojn.

Leinefelde-Worbis
Blazono
Leinefelde-Worbis (Germanio)
Leinefelde-Worbis (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Eichsfeld
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03605, 036074, 036076
Poŝtkodo 37327, 37339
Aŭtomobila kodo EIC
Oficiala Municipokodo 16061115
Subdivido 9 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Reinhardt
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Rathaus "Rentamt" Rossmarkt 1
37339 Leinefelde-Worbis
Demografio
Loĝantaro 20119 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 10° 20′ O (mapo)51.38333333333310.333333333333Koordinatoj: 51° 23′ N, 10° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 96,55 km²
Oficiala retejo http://www.leinefelde-worbis.de
vdr

Historio redakti

Leinfelde redakti

La laŭ la rojo Leinebach nomiĝinta urbo unue menciitis en 1227 sed atesteblas setlejo jam en la 8-a/9-a jarcento. La unua nome konatiĝinta posedanto estis la familio Bodenstein kiu fondis post 1200 ankaŭ Monaĥejon Beuren. Apartenis la loko post al la majenca Administradujo Scharfenstein. Mezepoke la setlejo iĝis laŭvica vilaĝo kies strukturo restis tia ĝis la 19-a jarcent. Inter la plej malnovaj kvartaloj nombriĝas la areo ĉe Johann-Carl-Fuhlrott-strato kaj la paralela Ringau kiujn separiĝis Leine-rivero. Graveco de Leinfelde estiĝis kiel trafika nodo en la kadro de la prusia dogana kaj komerca politiko. En la 19-a jarcento Leinfelde etendiĝis danke al la konstruo de gravaj stratoj (ekz. 1826 Rheinstraße disde Kolonjo al Berlino, 1834 Reichsstraße inter Mŭhlhausen kaj Duderstadt). Sekve ankaŭ la centro alilokiĝis je Halle-Kasseler-strato kaj Bahnhof-strato. Post la pligrandigo de la fervojolinio inter Halle kaj Kaselo en 1867 la graveco de Leinefelde multobliĝis kio tuj interrompitis post la dividiĝo de Germanujo post 1945 kaj kreo de komunisma GDR. En 1961/62 konstruitis kotona ŝpinejo kaj en 1974 granda laktejo kio venigis certan prosperon. Fine deklaritis Leinefelde urbo en la jaro 1969-a.

Worbis redakti

Ĉe la suda krutaĵo de Ohm-monto evoluis Worbis, ĉe la malnova strato de inter Duderstadt kaj Mŭhlhausen ĉe la akvodislimo inter Weser kaj Elbe. Temis pri iama burga vilaĝo kaj la unua mencio estis en 1162 kiel Wurberke (laŭvorte rojo ĉe reduto). En la 12-a jarcento ĝi apartenis al la Grafujo Lohra antaŭ akiriĝo en 1234 fare de la Beichlinger-dinastio. Samtempaj administrantoj estis la senjoroj de Rotheburg. Ŝajne fondis la Beichlinger-aj ankaŭ la urbon kiu ricevis en 1255 la epiteton de civitas. En 1289 Worbis venditis al Albreĥto de Turingio kaj venis ĉ. en 1350 al la majenca-turingia komuna posedaĵaro. La ĉefepiskopo de Majenco sukcesis en 1373 iĝi la ununura suvereno kaj tuj garante donis la tuton, por la periodo de inter 1381 kaj 1574, al la senjoroj de Bültzingsleben. Post detruo de Kastelo Harburg en 1525 la administradujoj de Harburg kaj Worbis kuniĝis en 1574. Prusia okupiĝo de tiu ĉi katolika teritorio iĝis en 1802/03 kaj en 1816 kreitis Distrikto Worbis. Okupiĝo fare de Sovetio estis en julio 1945 dume eta parto de Eichsfeld (ekz. najbara Duderstadt) estis parto de Okcidenta Germanio.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj retejoj redakti

 
historia domo "Heinrich Werner" en la urboparto Kirchohmfeld
 
La Muzeo Gülden Creutz en la urboparto Worbis.