Distrikto Leipziger Land

(Alidirektita el Leipziger Land)

La distrikto Leipziger Land (germane: Landkreis) de 1994 ĝis la 31-a de julio 2008 estis administra unuo en la nordokcidento de la federacia lando Saksio de Germanio. La urbo Borna estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 752 km² fine de la jaro 2007 loĝis 145 600 homoj; do meznombre 195 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231). La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kaj la najbara distrikto Muldental unuiĝis al nova distrikto Leipzig.

Distrikto Leipziger Land
Origina nomo Landkreis Leipziger Land

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio
Administra centro Borna
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007-12-31) 145 600
Loĝdenso 195 loĝ./km²
Geografio
Areo 752 km² (75 200 ha)
Distrikto Leipziger Land sur la mapo de Saksio
Distrikto Leipziger Land sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 7′ 0″ N, 12° 30′ 0″ O (mapo)51.1166666712.5Koordinatoj: 51° 7′ 0″ N, 12° 30′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Leipziger Land (Germanio)
Distrikto Leipziger Land (Germanio)
DEC
Distrikto Leipziger Land
Distrikto Leipziger Land
Situo de Distrikto Leipziger Land
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj L
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Leipziger Land [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

Najbaraj distriktoj de la historia distrikto Leipziger Land estis norde la distrikto Delitzsch, oriente kaj sudoriente la distriktoj Muldental kaj Mittweida. La eksterdistrikta urbo Lepsiko (Leipzig) estis komplete ĉirkaŭata de la distrikto Leipziger Land. Sude najbaris la turingia distrikto Altenburger Land, okcidente la saksi-anhaltaj distriktoj Burgenland, Weißenfels kaj Merseburg-Querfurt.