Leksikografia ordo (matematiko)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leksikografia ordo.

En matematiko, leksikografia ordo estas maniero difini tutecan ordon en aro da vortoj super alfabeta aro. Tiu maniero similas la ordon de artikolaj kapvortoj en leksikografiaj vortaroj (tial la epiteto «leksikografia»; kp la apartan artikolon pri tiu proprasenca «leksikografia ordo»).

Difino redakti

Estu orda aro A (kiun oni povas nomi alfabeto), kaj estu du sinsekvoj da ties elementoj, x = x1x2...xk; y = y1y2...yl (xi, yiA)

Tiam por kompari x kaj y:

  • estu m = min(k, l);
  • se por ĉiuj im veras xi=yi, tiam
    • se k = l, tiam x = y;
    • alie, tiu vorto estas pli granda, kiu estas pli longa (se k>l, tiam x>y; se l>k, tiam y>x);
  • alie, se ekzistas elementoj diferencaj, serĉu la plej malgrandan i tian, ke xiyi;
    • el la du ĉenoj tiu estas pli granda, kies i-a elemento estas pli granda (t.e. se xi>yi, tiam x>y; se yi>xi, tiam y>x).

Ekzemploj redakti

1. Super la esperanta alfabeto kun ties tradicia ordo,

  mi<ni; nenia<neniam; neniajn<neniu

2. Super la ciferoj kun ilia kutima ordo,

  1<2; 009<010; 199<9

Eksteraj ligiloj redakti