Leland estas vilaĝo, kaj la administra centro de la municipo Leirfjord, en la provinco Nordland, Norvegio. Ĝi situas ĉe la norda bordo de la fjordo Leirfjorden, laŭ la provinca vojo n-ro 17, ĉ. 20 km nordoriente de la urbeto Sandnessjøen. Sude de Leland estas la vilaĝo Sundøy, kaj nordoriente troviĝas Bardalssjøen. La loĝantaro de la Leland nombriĝis 617 en 2011.