Lemno

genro de akvaj plantoj
(Alidirektita el Lemnoj)

Lemno[1] (latine Lemna) estas genro el familio lemnacoj kun tre malgrandaj flosantaj plantoj, ĉe kiuj la folioj kaj kaj tigoj estas anstataŭataj de foliosimila organo, kiu sube portas radikojn. La planto reproduktiĝas per proliferado kaj iuj specioj povas kovri lagetojn kiel densa verda kovraĵo. La etaj floroj estas unuseksaj, konsistas el unu stameno kaj unu pistilo, kiujn brakumas spato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arumacoj
Lemna minor
Lemna minor
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Alismaloj Alismatales
Familio: Arumacoj Araceae
Juss.
Genro: Lemno Lemna
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

El liaj specioj plej malgranda estas la tn. akvogrio (Wolffia arrhiza). Tiu florplanto estas senradika kaj grandas 1 mm.

Lemno kreskas en akvarioj[2].

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: lemn/o
  2. Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 13. ISBN 978-5-7161-0138-8..

Vidu ankaŭ redakti