Lena Karpunina

Lena KARPUNINA (naskiĝis en 1963 en Kaluga, Sovetunio — mortis la 4-an de novembro 2013[1] en Berlino, Germanio), estis rusdevena Esperanto-verkistino el Taĝikistano (tiuepoke la Respubliko en Sovetunio), kiu plenkreskiĝis en ties ĉefurbo Duŝanbeo kaj poste devige translokiĝis al Germanio pro milita intercivitana konflikto en Taĝikistano. De 2010 ĝis sia morto, ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto, elektita ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo.[2]

Lena Karpunina
Lena Karpunina.jpg
Lena Karpunina
Persona informo
Naskiĝo 1963
en Sovetunio Kaluga, Rusio
Morto 4-a de novembro 2013[1]
en Germanio Berlin, Germanio
Lingvoj rusaEsperanto
Nacieco rusino
Ŝtataneco SovetunioTaĝikio
Alma mater Taĝika Teknika Universitato Muhamed OsimiHumboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
  • "La Bato"
  • "Neokazinta Amo"
Esperantistiĝis en 1988
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post diplomitiĝo ĉe Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto en 1986 ŝi laboris en diversaj entreprenoj kiel inĝeniero-aŭtomobilisto. En 1988 ŝi lernis Esperanton. Ŝi multe vojaĝis al Esperanto-tendaroj, renkontiĝoj, kongresoj. De 1993 ŝi loĝis en Berlino, kie ŝi ekde 1997 studis interalie la germanan lingvistikon en la Humboldt-Universitato, en Germanio ŝi edziniĝis al germana esperantisto.

Literatura verkadoRedakti

Karpunina aperigis du librojn en Esperanto: la rakontaron "La Bato" en 2001 kaj la rakontaron "Neokazinta Amo" en 2007. Ambaŭ aperis en la Serio Stafeto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj publikigitaj en diversaj Esperanto-revuoj. Ŝi kunlaboris kun la Esperanto-revuoj Monato, "REGO" kaj kelkaj aliaj. Ŝi estis membro de EVA kaj kontribuis al BA1 kaj BA3.

Literaturaj premiojRedakti

jaro kategorio premio verko
1997 Prozo 3-a premio Jaŝa
1998 Prozo Honora Mencio Miŝka Voropajev
1998 Prozo Honora Mencio Bela
1999 Prozo 3-a premio La ridinda letero
2001 Prozo 2-a premio La pluvo en Ĉenstoĥovo
2001 Prozo 3-a premio La demando de emancipiĝo
2001 Prozo Honora Mencio Mirt
2002 Prozo 2-a premio Pro savo de homo


ReferencojRedakti

Rete konsulteblaj verkojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti