Lena Meyer-Landrut
Lena Meyer-Landrut estas germana kantistino naskiĝinta la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Ŝi uzas sian antaŭnomon Lena kiel pseŭdonimon.
Lena Meyer-Landrut | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Alie nomata | Lena |
Naskiĝo | 23-an de majo 1991 (30-jara) en Hanovro, Malsupra Saksio, ![]() |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Aktivaj jaroj | Ekde 2010 |
Retejo | www.lena-meyer-landrut.de |
Ŝi gajnis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”), kaj tial ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010, kiun ŝi gajnis per sia anglalingva kanto Satellite, kiu ricevis 246 poentojn.
Lena Meyer-Landrut denove reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo (Germanio). Ŝi kantis tie la kanton Taken by a Stranger.
Kvankam ŝi estas juna germana kantistino Lena ĝis nun nur kantas angle. La mentoro kaj malkovrinto de Lena Meyer-Landrut estas la teledivila moderigisto kaj amuzisto Stefan Raab, kiu aranĝis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”).
BiografioRedakti
Lena Meyer-Landrut naskiĝis la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Kiam ŝi estis en la aĝo de du jaroj ŝia patro forlasis la familion. Kiel knabino Lena Meyer-Landrut eklernis baleton kaj ĵazdancon.
En la jaro 2009 Lena Meyer-Landrut aktoris en germanaj televidaj serioj malgrandajn epizodajn rolojn. En la jaro 2010 Lena Meyer-Landrut finis la lernejon en Hanovro kiel abituriento.
DiskaroRedakti
AlbumojRedakti
- My Cassette Player (Mia kasetomagnefono) (2010)
- Good News (Bonaj novaĵoj) (2011)
Unuopaj diskojRedakti
- Satellite (Satelito) (2010)
- New Day (Nova Tago) (2010)
- Taken by a Stranger (Prenita per fremdulo) (2011)