Lenart
Lenart v Slovenskih Goricah (germane Sankt Leonhard in Windisch-Büheln) estas urbeto en Slovenio, oriente de Maribor, situanta sur teraso inter la riveretoj Globovnica kaj Velka, 256 metrojn super la maro.
Lenart | |||
---|---|---|---|
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2230 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 285 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 35′ N, 15° 50′ O (mapo)46.57552618815.830578497Koordinatoj: 46° 35′ N, 15° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 261 m [+] | ||
Areo | 120,2 km² (12 020 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lenart v Slovenskih Goricah [+] | |||
La urbo estis menciita jam en la jaro 1196. Tie iam kondukis malnova vojo inter Vieno kaj Ptuj (Pettau). La plej rimarkinda kultura kuriozaĵo de Lenart estas preĝejo de sankta Lenart. Estas interese, ke la preĝejo dum la turkaj konkeroj estis ĉirkaŭita per muroj, poste la muroj estis forigitaj. En la ĉirkaŭaĵo estas multaj tiuregione konataj vinberejoj.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Lenart, oficiala retejo de la urbo.