Lenka Kotková

(Alidirektita el Lenka Šarounová)

Lenka Kotková (naskiĝinta Lenka Šarounová ; naskiĝis la 26-an de julio 1973 en Dobřichovice) estas ĉeĥa astronomo.

Lenka Kotková
Lenka Kotková antaŭ la Observatorio Ondřejov
Lenka Kotková antaŭ la Observatorio Ondřejov
Lenka Kotková antaŭ la Observatorio Ondřejov
Persona informo
NomoLenka Kotková
Dato de naskiĝo26-a de julio 1973
NaskiĝlokoDobřichovice
Aĝo50
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoĈeĥio
Familio
PatroJaroslav Šaroun [+]
Lingvoj
Parolata lingvoĉeĥa lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ŝi laboras en la Observatorio Ondřejov, proksime de Prago. Krom multnombrajn asteroidojn de la ĉefa zono ŝi ankaŭ malkovris la marsrenkontan asteroidon 9671 Hemera kaj la asteroidon 21804 Václavneumann de la Hilda grupo.

Biografio redakti

Lenka Kotková studis pri meteologio ĉe la universitato pri Matematiko kaj fiziko de la Universitato de Karolo de Prago. Ŝi poste dungiĝi en la Observatorio de Ondřejov, proksime de la eponima urbo Ondřejov (Mezbohemia regiono). Tie, ŝi ĉefe malvolvis la datumbazojn pri la spektroskopiaj kaj fotometriaj observoj kaj traktado de la datumoj.

Dum ŝi laboris en la departemento pri interplaneda materialo, sia ĉefa rolo estis la observado de apud-teraj asteroidoj. Kune kun Petr Pravec kaj Peter Kušnirák ŝi identigis grandan proporcion de la konataj duopaj asteroidoj. En la sama periodo ŝi malkovris aŭ kunmalkovris pli ol cent asteroidojn.

Poste Lenka Kotková laboris en la depertemento pri steloj kiel observantino per la teleskopo de 2 metroj de la Observatorio Ondřejov.

Laŭ Minor Planet Center ŝi malkovris aŭ kunmalkovris 250 asteroidojn[1] sub la nomo de "L. Sarounova" inter 1995 kaj 2003.

Honoroj redakti

En 2000 ŝi ricevis la Premion Zdeněk Kvíz de la Ĉeĥa Astronomia Societo pro signifa laboro pri la variantaj steloj .

La asteroido 10390 Lenka,[2] malkovrita de ŝiaj kolegoj Petr Pravec kaj Marek Wolf en 1997, estas nomata laŭ ŝi. La asteroido 60001 Adélka,[3] malkovrita de ŝi en 1999, ricevis la antaŭnomon de ŝia filino.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti