Lenke Szentgyörgyi
Lenke Szentgyörgyi [sentdjordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentgyörgyi Lenke estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto. Ŝia origina nomo estis Sturm Magdolna Adél Mária, ŝia fratino estis Márta Szentgyörgyi.
Lenke Szentgyörgyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sturm Magdolna Adél Mária |
Naskiĝo | 22-an de julio 1884 en Zalaegerszeg |
Morto | 14-an de aŭgusto 1971 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Márta Szentgyörgyi ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Magdolna A. M. Sturm[1] naskiĝis la 22-an de julio 1884 en Zalaegerszeg, ŝi mortis depost 1930.
Biografio
redaktiLenke Szentgyörgyi akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Szidi Rákosi. Ŝi apartenis al Teatro Magyar (1903), poste al la jam malkonstruita Teatro Király (1905–1909), sed ŝi havis rolojn ankaŭ en kabaredo kaj simila scenejo. En la sekvaj jaroj ŝi estis videbla en provincaj teatrejoj (ekzemple Győr, Pozono, Sopron). En 1912 ŝi edziniĝis, tial ŝi plene forlasis la aktoran karieron.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Jenő Huszka: Gül Baba - Gábor diák (en 1906 centfoje prezentita)
- Károly Czobor: A hajdúk hadnagya - Gaston
- György Verő: Falusi madonna - Póli
- Leo Fall-Victor Léon: Kedélyes paraszt - Annamirle
- Ferenc Lehár-Victor Léon: A drótos tót - Zsuska