Tiu ĉi artikolo temas pri la planto lento. En la lingvaĵo de klasika muziko la italdevena vorto lento ankaŭ estas tempoindiko de malrapida ritmo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun lenso.

Lento (Lens) estas genro de herboj kun alternaj, pare plume kunmetaj folioj finiĝantaj per ĉiroj aŭ pintoj po unu, kun malgrandaj, blankaj aŭ bluetaj floroj kaj kun mallongaj, plataj guŝoj 1-2-semaj. Estas 4 specioj el la Mediteranea regiono, Okcidenta Azio kaj Afriko, el kiuj la plej grava estas kultiva lento (L. culinaris).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lento
kultiva lento
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Vicieae
Genro: Lento Lens
Specioj

Lens culinaris - Kultiva lento
Lens ervoides
Lens lamottei
Lens nigricans

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nomo lento ankaŭ uziĝas por la semo de la kultiva lento.

Tri diversaj lentoj

Ĝi estas malfermfrukto jam konata en la epoko de la Malnova testamento.

Lentoj fakte estas la sekigitaj semoj de la planto kaj ekzistas semoj en diversaj koloroj kaj grandecoj. La plantoj bezonas multe da varmo por bona maturiĝado.

Vidu ankaŭ redakti