Lencburgo (distrikto)


La distrikto Lencburgo (germane Bezirk Lenzburg) estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 50293 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Lencburgo.

Lencburgo
Blazono de Lencburgo
Kastelo Lencburgo
Mapo de la distrikto Lencburgo
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Lencburgo
Koordinatoj  47° 23′ N 8° 10′ O / 47.383 °N, 8.167 °O / 47.383; 8.167 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ N 8° 10′ O / 47.383 °N, 8.167 °O / 47.383; 8.167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 50293(2007-12-31)
Areo 102,17 km²
Loĝantardenseco 489,66 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1907
vdr

Geografio redakti

La distrikto Lencburgo situas sude de la rivero Aro kaj entenas la nordan parton de la Lagovalo kaj la Bünzvalo. La kampara estas riĉe dividita kaj posedas kun la kastelmonto de Lencburgo kaj la montĉeno Staufberg pri du ĉefaj montĉenoj, kiuj karakterizas la pejzaĝon.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto limas en nordo al la distrikto Brugg, en nordoriento al la distrikto Baden, en oriento al la distrikto Bremgarten, en sudo al la distrikto Hochdorf (Kantono Lucerno), en sudokcidento al la distrikto Kulm, kaj en okcidento al la distrikto Araŭo.

Historio redakti

La distrikto Lencburgo estis kreita supozeble en la jaro 1030 de la Grafoj de Lencburgo, kies sidejo estis la Kastelo Lencburgo, kiu estis menciita la unuan fojon en la jaro 1077. La distrikto Lencburgo transiris en la jaroj 1250 kaj 1256 al la Kiburgoj kaj poste al ties heredantoj la Habsburgoj, kies posedaĵo ĝi restis ĝis 1415. Post la konkere fare de la bernanoj ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĉefdistrikto de Berno kaj centro de la samnoma grafejo. Tiam dum 5 jaroj la distrikto estis distrikto de la Helveta Respubliko kaj ek de 1803 distrikto de Kantono Argovio.

Trafiko redakti

La distrikto troviĝas en bonega trafika situacio:

Tra Lencburgo unuflanke pasas la ĉeflinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Araŭo kaj aliflanke flankaj linioj de Baden al Lencburgo kaj la Seetalfervojo de Lencburgo al Lucerno laŭlonge de la Lago de Hallwil.

Tra la distrikto pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto tra Zuriko al Berno kaj Ĝenevo.

Komunumoj de la distrikto Lencburgo redakti

La distrikto Lencburgo konsistas el 20 komunumoj (stato 2009). Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Ammerswil 652 3.19 4191
  Boniswil 1388 2.78 4192
  Brunegg 533 1.56 4193
  Dintikon 1646 3.73 4194
  Egliswil 1310 6.29 4195
  Fahrwangen 1798 5.00 4196
  Hallwil 747 2.18 4197
  Hendschiken 926 3.52 4198
  Holderbank 842 2.32 4199
  Hunzenschwil 2928 3.27 4200
  Lencburgo 7882 11.33 4201
  Meisterschwanden 2369 6.86 4202
  Möriken-Wildegg 3841 6.62 4203
  Niederlenz 4053 3.26 4204
  Othmarsingen 2252 4.71 4205
  Rupperswil 4139 6.22 4206
  Schafisheim 2678 6.33 4207
  Seengen 3208 10.35 4208
  Seon 4647 9.61 4209
  Staufen 2454 3.58 4210
Totale (20) 50'293 102.71 1907

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Distrikto Lencburgo
 
 
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen