Leo SAKAGUCHI [sakaguĉi] estas denaska esperantisto el Germanio.

Leo Sakaguchi
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1987 (1987-07-04) (36-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato de TokioTeknologia universitato Darmstadt
Familio
Patro Takashi Sakaguchi
Patrino Alicja Sakaguchi
Okupo
Okupo esperantistodiskĵokeo
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Raporton pri la IJK 2009 de la germana televido ARD, en kiu parolis i. a. Leo Sakaguchi kun voĉo en Esperanto kaj germanaj subtekstoj, vidis pli ol 500 000 spektantoj. Ĝi daŭre spekteblas rete.

Lia patrino Alicja Sakaguchi estas pola interlingvistino kaj profesorino, lia patro Takashi Sakaguchi japana esperantisto. Ili loĝas en Mömbris, Germanio.

Leo Sakaguchi studis pri meĥanika kaj energia inĝenierartoj en la universitato de Darmstadt ĝis mastriĝo.

Li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo (GEJ). Li specife okupiĝis pri junaj lernantoj de Esperanto kaj fondis lokan Esperanto-junularan grupon. Krome li aktivas kiel Esperanto-. Li estis ĉeforganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2015, kiu okazis en Wiesbaden.

Eksteraj ligiloj redakti