Leo von KLENZE (1784-1864), novklasika germana arkitekto, pentristo de novklasikismo kaj verkisto. Lia frato estis la jurhistoriisto Clemens August Carl Klenze.

Leo von Klenze
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1784 (1784-02-29)
en Schladen
Morto 26-an de januaro 1864 (1864-01-26) (79-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Familio
Edz(in)o Felicitas Blangini-Klenze
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • verkisto
Verkoj Cathedral Basilica of St. Dionysius the Areopagite
Bavaria
Propylaea
vdr

Vivo redakti

Li elstaris kiel arkitekto de la bavara nobelaro sub la regado de Ludoviko la 1-a. Aŭtoro de la Gliptoteko de Munkeno (1816-34), por kiu li inspiriĝis en la verkado de Durand. Li ankaŭ dizajnis Ruhmeshalle en la Theresienwiese, kie elstariĝas la majesta statuo de Bavaria, la Reĝa Rezidejo, Königsplatz. Aliaj elstaraj verkaĵoj de tiu ĉi kreivulo estis Kastelo Wilhelmshöhe en Kassel, Valhalo (monumento) apud Ratisbono, kaj Befreiungshalle en Kelheim.

La caro Nikolao la 1-a (Rusio) okaze de vizito al Bavario entuziasmiĝis pro sia verkaĵo kaj dungis lin por la konstruado de la Nova Ermitaĝo en Sankt-Peterburgo, kiu konkretiĝis inter 1839 kaj 1852.

Von Klenze estis elstara reprezentanto de la skolo kiu revivigis la grekan stilon en Eŭropo kaj oni eĉ dungis lin por la renovigado de Ateno mem, okaze de la alveno de la monarĥio de Otto la 1-a (Grekio).

Vidu ankaŭ redakti

 
Napoleon in Portoferraio, 1839

Eksteraj ligiloj redakti