Leon Fauvart-Bastoul

(Alidirektita el Leon FAUVART-BASTOUL)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Leon FAUVART-BASTOUL [fovar-bastul] (naskiĝis la 27-an de julio 1845 en Anĝevo, mortis en 1922) estis franca esperantisto, skadronestro en kavalerio. Li esperantistiĝis en 1900 kaj fariĝis ano de la fama Dijona Grupo. Li helpis al Boirac pri lia Plena Vortaro (1909). En 1911 li fariĝis membro de la Lingva Komitato.

Leon Fauvart-Bastoul
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1845 (1845-07-27)
Morto 30-an de novembro 1921 (1921-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Marcelle Fauvart-Bastoul
Infano Louis Fauvart-Bastoul
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 5333
vdr

Verkoj redakti