Leon Paul Charles Cogen

Léon Paul Charles COGEN [kogen] (naskiĝis la 18-an de septembro 1876 en Gent, mortis en oktobro 1944 en Ninove[1]) estis belga doktoriĝinta juristo, advokato, poste pacjuĝisto en Ninove kaj belga esperantisto kaj stenografiisto, membro de la Lingva Komitato. Li estis filo de la artpentristo Alphonse (Alfons) Cogen (1842 - Gent, 1921).[2] Lia edzino estis muzikistino Jenny Van Rysselberghe (naskiĝis la 31-an de decembro 1879 en Kortrijk, mortis la 18-an de februaro 1966 en Concepción, Ĉilio).

Leon Paul Charles Cogen
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1876 (1876-09-18)
en Gento
Morto
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistojuristotradukisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cogen scipovis la precipajn eŭropajn lingvojn (krom slavajn). Li estis elpensinto de kalendar-reformo, pri kiu li ankaŭ prelegis dum Somera Universitato en 1928) ktp.

Esperanto kaj stenografioRedakti

Esperantisto Cogen estis de decembro 1898 post legado de artikoloj de Charles Lemaire en Le Petit Bleu. Li estis vicprezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE) kaj prezidis belgajn Esperanto-kongresojn post la unua mondmilito. Cogen ankaŭ estis prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografiistoj (IAES) kaj redaktis la periodaĵon Internacia Stenografiisto. Li klopodis enigi Esperanton en la internaciajn kongresojn de stenografio.

VerkojRedakti

Cogen postlasis prozajn kaj versajn tradukojn el la nederlanda kaj franca lingvoj kaj multajn originalaĵojn kaj Esperantigojn de kantmuzikaĵoj; parto estas konservata en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet. En 1922 li verkis La demando pri la plibonigo de l' Muzikskribo kaj ĝia solvo per la Aŭtonoma Muzikskribado, kies propagandon servis eta societo kreita de li en 1924. Li kontribuis al Belga Esperantisto kaj Suno Hispana.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

ReferencoRedakti

  1. De Denderklok, 22 oktober 1944, Afsterven van den Heer Vrederechter
  2. Belga Esperantisto, novembro-decembro 1921, p. 210

Eksteraj ligilojRedakti