Leonard BERNSTEIN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1918 en Lawrence, Massachusetts – mortis la 14-an de oktobro 1990 en New York City) estis usona komponisto, dirigento, pianisto kaj populariganto de muziko. Aŭtoro de sukcesaj muzikaloj (West Side Story 1957, filmigita en 1961, Candide, On the Town), operoj (Trouble in Tahiti, A Quiet Place), baletoj (Dybbuk), simfonioj (Jeremiah, The Age of Anxiety), kantoj, scena kaj filma muziko.

Leonard Bernstein
Persona informo
Naskonomo Louis Bernstein
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1918 (1918-08-25)
en Lawrence
Morto 14-an de oktobro 1990 (1990-10-14) (72-jaraĝa)
en Novjorko
Mortokialo pneŭmonito • korhalto
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HarvardInstituto de Muziko Curtis • Eliot House
Subskribo Leonard Bernstein
Memorigilo Leonard Bernstein
Familio
Patro Samuel Joseph Bernstein
Patrino Jennie Resnick
Edz(in)o Felicia Montealegre
Infanoj Jamie Bernstein • Alexander Bernstein • Nina Bernstein
Okupo
Okupo dirigentopianistokomponisto • muzikologo • filmkomponisto
Verkoj Symphony No. 1
Symphony No. 2
Kaddish
West Side Story
Candide
TTT
Retejo https://www.leonardbernstein.com
vdr
Leonard Bernstein en 1971

Infano de polaj - judaj enmigrintoj el Ukrainio, studis muzikon en Harvard kaj en Filadelfio. En 1958-1969 li agis kiel dirigento de la Novjorka filharmonio kaj gastis en la plej elstaraj operscenejoj de la tuta mondo.

Leonard Bernstein en 1945

En sia verkaro ofte kunligis elementojn de ĵaza kaj populara muziko kun tradiciaj muzikaj formoj (ekz. en scena Meso). Li uzis specifan ritmon (oftajn sinkopojn, ŝanĝiĝantajn ritmojn, nesimetrian akcentigon) kaj kolorplenan instrumentkonsiston. Li konsiderinde meritas pri altigo de arta nivelo de populara muziko kaj muzikaloj. Li famiĝis ankaŭ kiel populariganto de muziko (precipe en televido kaj radio) kaj aŭtoro de libroj pri muziko, per kiuj li kapablis veki ĉe multaj homoj intereson pri klasika muzika ĝenro. Estas interese, ke multaj el liaj kantkomponaĵoj estas plurlingvaj, ofte miksiĝas la angla, la hebrea kaj aliaj lingvoj inkluzive la latinan.

Bibliografio de Bernstein redakti

  • Findings (Trovitaĵoj) – Simon and Schuster, New York, 1982; Anchor Books, New York, 1993 – ISBN 0-385-42437-X.
  • The Infinite Variety of Music (La senfinaj transformoj de muziko) – Simon and Schuster, New York, 1966; Anchor Books, New York, 1993 – ISBN 0-385-42438-8.
  • The Joy of Music (La ĝojo pro muziko) – Pompton Plains, New Jersey, 1959; Amadeus Press edition, 2004 – ISBN 1-57467-104-9.
  • Leonard Bernstein's Young People's Concerts (Koncertoj de Bernstein por junuloj), eld. Gottlieb – Anchor Books, New York, 1962 a 1992 – ISBN 0-385-42435-3
  • The Unanswered Question (La nerespondita demando) – Harvard University Press, Cambridge, Mass, 1976 – ISBN 0-674-92000-7

Bibliografio pri Bernstein redakti

Videografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Videodosieroj redakti