D-ro Leonard Horatio McCoy estas rolulo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida kuracisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro DeForest Kelley. La membriĝon de d-ro McCoy en la stelŝiparo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj la vojon al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Leonard McCoy transprenas la aktoro Karl Urban. Kiam la kuracisto pensiiĝas el la servo de la stelŝiparo, li havas la rangon de admiralo.

Leonard McCoy
homo en Star Trek • literatura rolulo • fikciulo en televida serio • fikcia homo
Kreita de Gene Roddenberry
Verko Stela Vojaĝo: La Origina Serio
Deep Domain
Rules Of Engagement
Assignment: Eternity
From The Depths
Bloodthirst
Double, Double
The Three-Minute Universe
Twilight's End
The Fire and the Rose
Treaty's Law
Spectre
The Pandora Principle
The Fate Of The Phoenix
Immortal Coil
Memory Prime
The Great Starship Race
The Survivor
The Cry Of The Onlies
The Fearful Summons
First Strike
Mudd in Your Eye
Ghost Walker
Home is the Hunter
The Rift
Death Count
Devil World
Once Upon a Planet
Battlestations!
Enemy Unseen
Charlie's Law
The Ashes Of Eden
The Badlands, Book One
Doctor's Orders
Preserver
Ice Trap
The Disinherited
Prime Directive
Vulcan!
Federation
Shell Game
The Joy Machine
Provenance of Shadows
Renegade
The Return
The Starship Trap
The Rings Of Tautee
The Romulan Way
Probe
The Patrian Transgression
The IDIC Epidemic
Timetrap
Crossover
Enterprise: The First Adventure
Final Frontier
The Slaver Weapon
Dark Victory
Traitor Winds
Bem
A Flag Full of Stars
A Singular Destiny
Firestorm
Strangers from the Sky
Surprise!
The Time Trap
Trek to Madworld
Faces of Fire
Planet Of Judgment
Before Dishonor
The Eye of the Beholder
The Counter-Clock Incident
First Frontier
The Kobayashi Maru
Crossroad
The Better Man
Dreams of the Raven
Encounter at Farpoint
Albatross
Trials and Tribble-Ations
The Final Nexus
Mission to Horatius
Perry's Planet
Death's Angel
Red Sector
Recovery
Sarek
Shadows On The Sun
Legacy
Spock, Messiah!
Spock Must Die!
In Tempest's Wake
Star Trek: The Motion Picture
Generations
The Wrath of Khan
The Undiscovered Country
Captain's Glory
Captain's Blood
Beyond the Farthest Star
Windows on a Lost World
The Ambergris Element
How Much For Just The Planet?
The Starless World
World Without End
The Price Of The Phoenix
Time for Yesterday
Sanctuary
The Galactic Whirlpool
For the World Is Hollow and I Have Touched the Sky
The Tholian Web
The Empath
Is There in Truth No Beauty?
Day of the Dove
Plato's Stepchildren
Wink of an Eye
That Which Survives
A Taste of Armageddon
The Galileo Seven
The Naked Time
Amok Time
The Paradise Syndrome
The Corbomite Maneuver
Pilgrim of Eternity
The Man Trap
The Enemy Within
More Tribbles, More Troubles
Lolani
Mudd's Women
Operation: Annihilate!
Who Mourns for Adonais?
The Counter-Clock Incident
The City on the Edge of Forever
The Autobiography of Jean-Luc Picard
Star Trek: Starship Creator
Assimilation², Issue 3
Star Trek Trexels
Federation – The First 150 Years
The Rise and Fall of Khan Noonien Singh, Volume 1
The Star Trek Book
Denial of Destiny
Star Trek: The Original Series Core Game Book
Who's Who in Star Trek, Issue 2
Informoj
Sekso vira
Naskiĝis 2227
Edukejo Starfleet Academy
Okupo kosmoŝipa kuracisto
vdr
DeForest Kelley kiel d-ro Leonard H. McCoy en la epizodo "Shore Leave (forlaso de la bordo) de 1967, el la televida serio Star Trek

Leonard McCoy naskiĝis en 2227. Inter la jaroj 2245 kaj 2249 li studis en la universitato de Misisipo, poste ĝis la jaro 2253 plustudis medicinon. Dum la jaro 2266 li komencas sian deĵoron kiel gvida kuracisto en la rango de leŭtenanta komandanto (vic-kolonelo) en la stelŝipo Enterprise. Kapitano de la ŝipo estas James Tiberius Kirk, bona amiko de Leonard.

D-ro McCoy estis unu el la ĉefaj roluloj de la origina televida serio Star Trek pri la esploraj kosmaj vojaĝoj de la stelŝipo, kaj ofte havis kontraŭan opinion al la logike kaj senemocie analizema duonvulkanano Spock.

Karl Urban kiel d-ro McCoy en la kineja filmo Star Trek de 2009

McCoy estas decida kontraŭanto de la moderna teknologio de sia jarcento, kaj aparte skeptikas pri la teletransportado kaj kosmotransportado ofte aplikata sur la veturiloj de la stelŝiparo por transporti homojn inter pluraj stelŝipoj aŭ de orbite cirkulantaj stelŝipoj al planedoj kaj inverse. Malgraŭ tiu kontraŭteknologiemo li en la 4-a kineja filmo de la serio estas forte ŝokata, kiam li konsciiĝas pri la medicinaj teknikoj de la 20-a jarcento ("Tio estas plej malluma mezepoko!").

La kuracisto estas la aŭtoro de poste norma lernolibro "Kompara fiziologio de eksterteraj specioj de Leonard McCoy" (ekzemple angle Leonard McCoy's Comparative Alien Physiologygermane Leonard McCoys vergleichende Physiologie außerirdischer Spezies), kiu en 2374 estas radie sendata al la stelŝipo Voyager, por refunkciigi la medicinan-holografian kriz-okazan programon.

Post la pensiiĝo, li ankoraŭ aperas en la unua epizodo de la serio Star Trek: La sekva jarcento: La 137-jara admiralo McCoy vizitas la medicinan stacion de la stelŝipo Enterprise-D kaj poste havas interparolon kun la leŭtenanta komandanto Data, kiu per transportileto kondukas lin al sia stelŝipo. Ankaŭ en la romanoj verkitaj de William Shatner, la origina aktoro de la rolo de kapitano James T. Kirk, la intertempe pli ol 150-jara McCoy havas gravan rolon. En la romanoj, ludantaj post la eventoj de la serio Star Trek: La sekva generacio, li estas pasaĝero kaj ŝipa kuracisto en la privata stelŝipo Belle Rêve de James T. Kirk.

En la originala anglalingva versio de la filmaro, d-ro McCoy havas la kromnomon "Bones" ("ostoj"), probable aludo al la tradicia, neformala anglalingva vorto "sawbones" ("ostosegisto") por kuracisto. En la germanlingva sinkronizo tamen li ricevas la kromnomon "Pille" ("pilolo"). Aparte la stelŝipa kapitano, kiel menciite bona amiko de McCoy, emas nomi lin neformalisme per tiuj kromnomoj.