Leonardo Boff (naskiĝis la 14-an de decembro 1938 en Concórdia, Brazilo) estas brazila teologo, filozofo, verkisto, profesoro kaj ekologiisto. Lia unua nomo estas Genesio Darci Boff, sed kiel kleriko li alprenis la nomon “Leonardo”. Lia frato Clodovis Boff, estas katolika teologo de la ordeno de la Servutuloj de Maria, proksima al la Teologio de liberigo.

Leonardo Boff
Persona informo
Naskonomo Genézio Darci Boff
Naskiĝo 14-an de decembro 1938 (1938-12-14) (85-jaraĝa)
en Concórdia
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Loĝloko Petrópolis vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Munkena universitato vd
Familio
Gefratoj Clodovis Boff vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • teologo • verkistofilozofo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estas nepo de italaj enmigrintoj venintaj el Veneto al Rio Grande do Sul fine de la 19-a jarcento. Liaj baza kaj meza edukadoj okazis en Concórdia, Rio Negro kaj Agudos. Li studis filozofion en Curitibá kaj teologion en Petrópolis. En la jaro 1970 li doktoriĝis en teologio kaj filozofio en la Universitato de Munkeno, Germanio. Li eniris en la ordenon de la Minoraj Monaĥoj, franciskanoj en la jaro 1959.

Dum 22 jaroj li estis profesoro de sistema kaj ekumena teologioj en la Teologia Franciskana Instituto de Petrópolis, profesoro de teologio kaj spiriteco en kelkaj stud-centroj kaj universitatoj de Brazilo kaj aliaj landoj, kaj vizitanta profesoro en la universitatoj de Lisbono (Portugalio), Salamanko (Hispanio), Harvard (Usono), Bazelo (Svisio) kaj Heidelberg (Germanio).

Li estas doktoro “Honoris Causa” pri politiko laŭ la Universitato de Torino (Italio) kaj pri teologio laŭ la Universitato de Lund (Svedio) en la jaro 1992,[1] kaj estis rekompencita per kelkaj premioj en Brazilo kaj eksterlande pro sia batalado favore al la malriĉuloj, marĝenatoj kaj subprematoj, kaj de la Homaj Rajtoj. La 8-an de decembro de la jaro 2001 oni aljuĝis al li en Stokholmo la Right Livelihood Award, ankaŭ konata kiel la Alternativa Nobel-Premio.

Inter la jaroj 1975 kaj 1985 li partoprenis en la eldon-konsilantaro de la Eldonejo “Vozes”. Dum tiu periodo li partoprenis en la kunordigado de la kolekto “Teologio kaj Liberigo” kaj en la eldonado de la kompleta verkaro de C. G. Jung. Li estis redaktoro de la Eklezia Brazila Revuo (1970-1984), de la pri-kultura revuo “Vozes” (1984-1992) kaj de la internacia revuo “Concilium” (1970-1995).

Leonardo Boff estas unu el la fondintoj de la t. n. teologio de liberigo, june kun Gustavo Gutiérrez Merino. En la jaro 1984, okaze de liaj tezoj rilate al la teologio de liberigo esprimitaj en sia libro Eklezio: Karismo kaj Povo, li estis submetita al iu procezo fare de Sakrala Kongregacio por la Defendo de la Fido (Vatikana Tribunalo kiu sekvas kaj anstataŭas la iaman Inkvizicion). En la jaro 1985 li estis kondamnita, fare de tiu tribunalo, al unujara “”silento”” (suspendo “a divinis”) kaj eksigita el ĉiuj siaj eldonejaj kaj akademiaj funkcioj en la katolika religia tereno. Pro la internacia premado sur la Vatikano, estis nuligita la menciita suspendo en la jaro 1986, kaj li povis repreni iujn el siaj funkcioj.

Li denove estis subdanĝere esti silentigita de Romo en la jaro 1992, por eviti ke li partoprenu en la “Eco-92” de Río de Janeiro, kio, fine, decidigis lin forlasi la franciskanan ordenon, kaj la pastran oficon. De tiam li loĝis en la Jardim Araras, kampara ekologia regiono de la municipo de Petrópolis-RJ, kun sia kunulino Marcia Maria Monteiro de Miranda.

En la jaro 1993 li konkursis, kaj estis aprobita, kiel profesoro pri etiko, filozofio de la religio kaj ekologio en la Ŝtata Universitato de Río de Janeiro (UERJ).

Li estas aŭtoro de pli ol 60 libroj pri la temoj de teologio, spiriteco, filozofio, antropologio kaj mistiko. Li flue parolas germanlingve; plejparte el lia verkaro estis tradukita al la ĉefaj modernaj lingvoj.

Oni vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

La Eldonejo Trotta publikigis grandan parton el lia verkaro en la hispana lingvo:

Aliaj eldonoj en la hispana lingvo

En la germana lingvo

  • Was kommt nachher. Das Leben nach dem Tode. Salzburg, Otto Müller Verlag 1982, ISBN 3-7013-0646-X
  • Kirche - Macht und Charisma. Düsseldorf, Patmos 1986, ISBN 3491772931
  • Der Fall Boff. Eine Dokumentation. Düsseldorf, Patmos 1988, ISBN 3491776406
  • Jesus Christus, der Befreier. Freiburg, Herder 1989, ISBN 3451207192
  • Unser Haus die Erde. Den Schrei der Unterdrückten hören. Düsseldorf, Patmos 1996, ISBN 3491779847
  • Die Logik des Herzens. Wege zu neuer Achtsamkeit. Düsseldorf, Patmos 1999, ISBN 3491724228
  • Schrei der Erde, Schrei der Armen. Düsseldorf, Patmos 2002, ISBN 3491703549
  • Kleine Sakramentenlehre. Düsseldorf, Patmos 2003, ISBN 3491770548
  • Haus aus Himmel und Erde - Erzählungen der brasilianischen Urvölker. Düsseldorf, Patmos 2003, ISBN 3491450152
  • Gott erfahren. Die Transparenz aller Dinge. Düsseldorf, Patmos 2004, ISBN 3491703743
  • Der Herr ist mein Hirte. Psalm 23 ausgelegt von L. B. Düsseldorf, Patmos 2005, ISBN 3-491-70388-3
  • Fundamentalismus und Terrorismus. Göttingen, Vandenhoeck & Ruprecht 2007, ISBN 978-3-525-56443-1
  • Tugenden für eine bessere Welt Kevelaer, Verlag Butzon & Bercker 2009, ISBN 978-3-7666-1285-4
  • Die Erde ist uns anvertraut Kevelaer, Verlag Butzon & Bercker 2010, ISBN 978-3-7666-1355-4

Referencoj redakti

  1. Hedersdoktorer vid teologiska fakulteten Lunds teologiska fakultet. En la sveda lingvo. Konsultita la 13-an de marto de 2012.

Eksteraj ligiloj redakti