Leonid Bikov

Leonid Fjodoroviĉ BIKOV (ukraine Леоні́д Фе́дорович Би́ков, ruse Леони́д Фёдорович Бы́ков) naskiĝis la 12-an de decembro 1928 en Znamenskoje, Donecka provinco, Ukrainio, pereis en aŭta katastrofo la 11-an de aprilo 1979 apud Dimer, Kieva provinco. Li estis fama ukraina aktoro, kinoreĝisoro kaj scenaristo multe glorinta la Ruĝan armeon per siaj roloj en filmoj ofte dediĉitaj al bataloj dum la Dua mondmilito. Li meritis plej valoran rangon - Popola artisto de Ukrainia SSR.

Leonid Bikov
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1928 (1928-12-12)
en Cherkaske
Morto 11-an de aprilo 1979 (1979-04-11) (50-jaraĝa)
en Vyshhorod Raion
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Baikove Cemetery
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Kharkiv Conservatory
Memorigilo Leonid Bikov
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Biografio redakti

Ekde 1929 la familio translokiĝis al urbo Kramatorsk, Donecka provinco, kie Leonid lernis en loka mezlernejo. Tiam aperis lia pasio al la teatra arto kaj li partoprenis en diversaj amatoraj spektakloj. Dum la Dua mondmilito la familio estis evakuita al la siberia urbo Barnaul. En 1945 realiĝis lia multjara revo studi en militlernejo en fako de pilotoj por defendi la patrujon, sed studado daŭris nur unu monaton, ĉar la milito finiĝis kaj la militlernejo plu ne funkciis.

Ekde 1946 ĝis 1951 Bikov studis en la Ĥarkova teatra instituto kaj post ĝia sukcesa fino naŭ jarojn (1951—1960 ) servis en tiea teatro nome de Taras Ŝevĉenko. Tiam lin pli allogas kinoroloj, tial li translokiĝis al Leningrado por labori en Lenfilm kinostudio. En 1969 li revenis al Kievo por labori en tiea kinofabriko nome de Oleksandr Dovĵenko (nun - Dovĵenka Nacia kinostudio).

La 11-an de aprilo 1979 Bikov revenadis hejmen en sia aŭto. Pro malklaraj kaŭzoj li provis ĉirkaŭveturi malrapide movantan traktoron kaj trafis en la inversan trafikan cirkuladon. Do okazis kolizio de lia Volga aŭto kaj kamiono, rezulte de kio Bikov pereis.

La aktoro tiam estis nur kvindekjara viro. Lin oni sepultis en Baikove tombejo en Kievo.

Filmaro redakti

kiel aktoro redakti

  • Ati-bati, ŝli soldati (frazo el la rusa marŝa kanto, t.e. Unu - Du, soldatoj marŝas) (1976)
  • V boj idut odni stariki (Nure la olduloj partoprenu en bataloj) (1973)
  • Razvedĉiki (La skoltoj) (1968)
  • Zajĉik (Leporeto) (1964)
  • Na semi vetraĥ (En sep ventoj) (1962)
  • Ostoroĵno, babuŝka! (Gardu vin, avino!) (1960)
  • Aljoŝkina ljubovj (Amo de Aljoŝa) (1960)
  • Dorogoj moj ĉelovek (Kara mia homo) (1958)
  • Maksim Perepelica (1955)
  • Ukrotitelnitsa tigrov (Dresistino de tigroj) (1954)
  • Sudba Marini (Destino de Marina) (1953)
  • Dobrovolci (La gevoluntuloj) (1953)

kiel reĝisoro redakti

  • Unu - Du, soldatoj marŝas
  • Nure la olduloj partoprenu en bataloj
  • Leporeto

amiko Aleksej Smirnov redakti

En kelkaj filmoj Bikov rolis kune kun sia intima amiko Aleksej Smirnov, kiu pli famiĝis kiel komedia aktoro. Precipe ties kunlaboro rimarkindas en la milita filmo Nure la olduloj partoprenu en bataloj (ĝi nun estas kolorigita kaj ciferecigita, kio grave pliigis kvaliton). Printempe de 1979 Smirnov resaniĝadis en leningrada kliniko kaj jam atendis permeson de kuracistoj por eliri kaj festi la Venkotagon la 9-an de majo hejme. Li esperis renkonti sian amikon Leonid Bikov. Bedaŭrinde iu medicinistino elbabilis, ke tiu jam pereis. La terura novaĵo tuj mortigis la aktoron la 7-an de majo 1979.

Smugljanka redakti

Smugljanka (sunbrunhaŭtulino) estas kantonomo (teksto de Jakov Ŝvedov, muziko de Anatolij Novikov), kiu aperis en 1940. Ĝi multe furoras en Rusio, precipe post la filmo Nure la olduloj partoprenu en bataloj, kiun ĝi multe beligas. Ĝi estis ankaŭ plej ŝatata kanto de Leonid Bikov.

En ĉi-filmo la aktoro rolas kapitanon Titarenko, eskadroestron, kiu havas kromnomon "Maestro" (Majstro) pro sia amo al kantado. Reale ekzistis flugisto Vitalij Popkov, dufoje heroo de Sovetunio, batalinta dum la Dua mondmilito. Iujn faktojn de lia biografio oni uzis por enigi ilin en la scenaron.

Familio redakti

  • patro - Fjodor
  • patrino - Zinaida Pankratovna
  • edzino - Tamara Konstantinovna Kravĉehko
  • filo - Lesj (loĝas en Kanado, havas kvar gefilojn)
  • filino - Mariana

Memoro redakti

  • En 1982 kieva Dovĵenka Nacia kinostudio produktis filmon "Lin amis ĉiuj" pri Leonid Bikov
  • En 1994 La Internacia Astronoma Unio nomis unu etan planedon "Bikov"
  • En Kievo estas Leonid Bikov bulvardo

Eksteraj ligiloj redakti