Leono la 1-a

papo de la katolika eklezio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leono la 1-a la Traco.

Papo Leono 1-a, nomata La Granda, estis Romia aristokrato kaj estis papo de 440 ĝis 461. Li estis la unua, kiu uzis la titolon Pontifex Maximus (plej alta “pontofaranto” = pastro), titolo, kiu antaŭe apartenis al la oficoj de la romiaj imperiestroj. Li estis la unua vaste konata papo, pro kio oni parolas ankaŭ pri li kiel la “unua papo”. Li haltigis la invadon de Italio far la Hunoj sub Atilo en la jaro 452 per sia morala persvado. Li estis influa teologo kaj gvidanta persono je la centrigo de la regado de la eklezio; tial li estas agnoskita Doktoro de eklezio fare de la Katolika eklezio en 1754.

Leono la 1-a
45-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 29-a de septembro 440
ĝis 10-a de novembro 461
Antaŭulo Siksto la 3-a
Sekvanto Hilario
Persona informo
Naskiĝo 400
en Toskanio, Italio
Morto 10-a de novembro 461
en Romo, Italio
Tombo Malnova baziliko de Sankta Petro [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio, anglikanismo
Festotago 10-a de novembro; ortodokse 18-a de februaro
Atributoj papaj vestoj, tiaro, bastono; drako
Patroneco muzikistoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sermones

Vidu ankaŭ redakti