Leono la 3-a (Bizancio)

Leono la 3-a, ankaŭ konata kiel Leono la Isaŭra (antikve-greke Λέων Γʹ ό Ίσαυρος) estis bizanca imperiestro, kiu regis de 717 ĝis la jaro 741. Li naskiĝis ĉirkaŭ 680 kaj mortis la 18-an de junio 741. Antaŭulo kiel bizanca imperiestro estis Teodosio la 3-a. Leono estis la fondinto de la isaŭra dinastio.

Leono la 3-a
Persona informo
Λέων Γ΄
Naskiĝo ĉirkaŭ 680, probable en 675
en Kahramanmaraş
Morto 18-an de junio 741 (0741-06-18)
en Konstantinopolo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Edemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Siria dinastio en la Bizanca imperio vd
Edz(in)o Maria, wife of Leo III (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Konstanteno la 5-a, Kozma (en) Traduki, Anna, edzino de Artabasdo, Irina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis de modesta familio el Germanicia (latine Germanicea, greke Γερμανίκεια, Germanikeia, en modernaj tempoj turke kaj armene nomata Maraş/Մարաշ, post 1973 Kahramanmaraş), en landlima areo de Anatolio inter la Bizanca imperio kaj la islama kaliflando.