Leonor de Viseu

reĝedzino de Portugalio

Leonor de Viseu (2-a de Majo 1458 - 17-a de Novembro 1525) estis portugala infantino de la Dinastio Aviso kaj reĝino de Portugalio el 1481 ĝis 1495, pro sia geedzeco kun Johano la 2-a.

Leonor de Viseu
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1458 (1458-05-02)
en Beja
Morto 17-an de novembro 1525 (1525-11-17) (67-jaraĝa)
en Lisbono
Tombo Madre de Deus Convent vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Leonor de Viseu
Familio
Dinastio Dinastio Aviso vd
Patro Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) vd
Patrino Infanta Beatrice, Duchess of Viseu vd
Gefratoj Isabella of Viseu • Emanuelo la 1-a • Infante John, Duke of Viseu • Diogo I, Duke of Viseu vd
Edz(in)o Johano la 2-a vd
Infanoj Alfonso Princo de Portugalio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la 22-a de Januaro 1470, ŝi edziniĝis kun Johano la 2-a, sia kuzo kaj patrinflanke kaj patroflanke. Post la morto de la reĝo, en 1495, la reĝina vidvino plue estis konata kiel «reĝino Leonor» (aŭ la «Maljuna Reĝino») ĝis sia morto, kaj estis ege respektata en la kortego.

Statuo de reĝino Leonor de Portugalio en Beja.

Ŝi havis du filojn kun la reĝo Johano la 2-a, nome Afonso de Portugalio (1475-1491), heredanto de la trono, sed mortinta en ĉevalrajda akcidento, kaj mortinta naskito (1483).

La reĝo Johano la 2-a havis kun Ana Furtado de Mendonça, sinjorino de la kortego kaj damo de la infantino Johanino la Beltranida, ekstergeedzan filon, nome la duko de Aveiro kaj de Coímbra, Jorge de Lencastre. La reĝo klopodis legitimi tiun filon, kion malhelpis lia edzino, kiu eĉ devigis la reĝon adopti kiel filon kaj kiel heredanto de la trono portugala sian fraton Manuel — la legitima viro plej proksima al la reĝo —, kiu iĝis reĝo mem en 1495 post la morto de Johano la 2-a, kiel Manuelo la 1-a de Portugalio.

Post la kronigo de sia frato, la reĝino retiriĝis al la palaco de Enxabregas, kie establis sian kortegon. Tiutempe, ŝi estis la deviga heredantino de la trono de Portugalio, spite sian malakcepton estis ĵurita princino fare de la korteso (tiama parlamento) pro sia manko de posteularo, kaj pasis tiun honoron al sia nevo Jaime la 1-a de Braganco, kiu finfine estis anstataŭita en la sukcedo de la filo de Manuelo la 1-a, nome Miguel da Paz de Avis; post la morto de tiu, kaj ĝis la nasko de la infanto Johano, ŝi denove iĝis la heredanto de sia bofrato, denove sen oficiala rekono.