EdE-B

Leopold BUXBAUM (buksbaum) estis polica konsilisto en Vieno. Li esperantistiĝis en 1914. Leopold Buxbaum sukcesis envicigi Esperanton en la polican faklernejon en Vieno, kaj atingi, ke la policanoj ricevis oficialan Esperanto-insignon imititan de aliaj landoj.