Leopold Kronenberg

pola esperantisto, instruisto kaj socia aktivulo

Leopold Dominik KRONENBERG (15-a de oktobro 1890 en Bochnia, tiam Salzberg en Aŭstrio-Hungario7-a de aŭgusto 1929 en Varsovio) estis pola esperantisto kaj instruisto, post diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri Esperanto.

Leopold Kronenberg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1890 (1890-10-15)
en Bochnia
Morto 7-an de aŭgusto 1929 (1929-08-07) (38-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj Esperantopola
Loĝloko BydgoszczBochniaOświęcimKrakovoVarsovioChełm
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Subskribo Leopold Kronenberg
Familio
Frat(in)o Zofia Trybułowa
Edz(in)o Michalina Kronenberg
Okupo
Okupo esperantistoinstruistobibliotekisto • adult educator • publikigistopolitikisto • kantotekstisto • poeto • gimnazia instruisto
vdr

Kronenberg eldonis multajn verkojn en la pola lingvo. Liveris al la pola literaturo pere de tradukado el la Esperanta: „Derviŝoj“ de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun Esperanto li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris profesian diplomon ĉe Internacia Instituto de Esperanto. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 e-roj). En 1912 li estis redaktoro de la ĉiutaga Kongresa Bulteno de la Universala Kongreso en Krakovo (kun Emil Pfeffer). Post la Unua mondmilito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj urboj, (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la Pola Eksterlanda Ministerio aranĝis Esperantan Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 propagandaj artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de Esperanto. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la Esperanta agado, kaj ekkonis la veran mizeron. Esperanto Triumfonta kaj Heroldo de Esperanto ofte publikigis liajn tre interesajn artikolojn. Entute: la plej aktiva Esperantisto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpebla, nelacigebla optimisto.

Verkoj redakti

  • Samouczek pomocniczego języka międzynarodowego esperanto – inter 1912 kaj 1927 kvar eldonoj[1]
  • Bohaterzy: poemat 1914 roku, Nowy Sącz 1916[2]
  • Utwory legionowe, Kozienice 1916[3]
  • Rada w Szczepanowie, Kraków 1916[4]
  • Adama Mickiewicza Konrad Wallenrod w opracowaniu scenicznem Leopolda Kronenberga. Kółko dramatyczne PPS w Orłowej, 1919[5]
  • Pieśń Wisły i inne utwory wierszem, Czeski Cieszyn 1922[6]
  • Szukanie ludzkości, Czeski Cieszyn 1922[7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti