Leopold Patek

aŭstra esperantisto

Leopold PATEK [LEopold PAtek] estas aŭstra emerita fervojisto kaj vivas en Klosterneuburg, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, Malsupra Aŭstrio. Li naskiĝis la 10-an de februaro 1937 en Klosterneuburg, esperantiĝis en 1970 per koresponda kurso de AFEF kaj fariĝis AFEF-membro. En 1992-1995, 1995-1998 kaj 1998-2001 li estis komitatano (A) de UEA. Li agadas kiel ĉefdelegito kaj peranto de UEA por Aŭstrio, estas estrarano de AEF kaj verkis redaktante la AFEF-gazeton Bulteno - Aŭstria Fervojisto de la jaro 1982 ĝis la lasta aperinta numero en 2009.

Leopold Patek
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1937 (1937-02-10) (87-jaraĝa)
en Klosterneuburg
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.