Leopold Tyrmand (naskiĝis la 16-an de majo 1920 en Varsovio en juda familio, mortis la 19-an de marto 1985 en Fort Myers, Florido) estis pola verkisto, ĵurnalisto kaj publicisto, populariganto de ĵazo en Pollando, kontraŭkomunisto kaj konservulo. Januare 2018 Pola Sejmo proklamis la 2020 Jaro de Leopold Tyrmand okaze de la 100-jaro datreveno de lia naskiĝo ([1]).

Leopold Tyrmand
Persona informo
Leopold Tyrmand
Naskiĝo 16-an de majo 1920 (1920-05-16)
en Varsovio
Morto 19-an de marto 1985 (1985-03-19) (64-jaraĝa)
en Fort Myers
Tombo Longinsulo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Familio
Edz(in)o Barbara Hoff vd
Infanoj Matthew Tyrmand vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo prozo vd
Verkado
Verkoj Diary 1954 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La memor-tabulo pri Leopold Tyrmand ĉe la strato Konopnickiej n-ro 6 en Varsovio, kie li loĝis de la jaro 1946 ĝis 1955
La sidejo de YMCA ĉe la strato Konopnickiej n-ro 6 en Varsovio, kie li loĝis de la jaro 1946 ĝis 1955
La pasejo de Leopold Tyrmand kaj tabulo pri li ĉe la placo de la Tri Krucoj en Varsovio (Placu Trzech Krzyży), en la pordego de la domo ĉe la n-ro 2

Juneco redakti

Leopold Tyrmand naskiĝis en asimiligita juda familio. Liajn gepatrojn germanoj dum la okupado forveturigis al koncentrejo Majdanek, kie pereis lia patro. La patrino travivis la militon kaj forveturis al Israelo. Tyrmand en la 70-aj jaroj konstatis, ke la nomon por la familio kreis verŝajne E. T. A. Hoffmann, kiu en la 19-a jarcento elpensis nomojn de varsoviaj judoj. En 1938 li finis varsovian gimnazion kaj vojaĝis al Parizo, kie dum jaro studis ĉe Arkitektura Fakultato en Akademio de Belartoj. Tie li la unuan fojon ekkoniĝis kun la okcidenteŭropa kulturo kaj usona ĵaza muziko. Ambaŭ fascinoj firme spuris lian kreadon.

Dua mondmilito redakti

Post eksplodo de la milito Tyrmand restis en Varsovio, sed post kelkaj semajnoj iris al Vilno, kie li rapide gajnis popularecon inter la tieaj rifuĝintoj. Tie ekkoniĝis kun ĵazo. Junie 1940 la urbon okupis Ruĝa Armeo. Tyrmand komencis unujaran kunlaboron kun komunista gazeto. Aŭtune 1940 ligis kontakton kun konspira sendependiga grupo. Aprile 1941 kun du kolegoj estis arestita de sovetia NKVD. Maje la triopo estis kondamnita al ok jaroj de mallibero pro aparteno al kontraŭsovetia organizaĵo. La 22-an de junio 1941 post atako de Germanio kontraŭ urbo Vilno li kun unu kolego sukcesis eskapi de frakasita per bomboj fervoja transporto kaj reveni al la urbo. Por eviti identigon kiel judo Tyrmand ricevis dokumentojn kun nomo de franca civitano kaj propravole anoncis sin por labori en Nazia Germanio, volante atingi Francion. Tie li laboris interalie kiel tradukisto, kelnero, fervoja laboristo kaj maristo. En tiu lasta rolo li provis trairi en 1944 al neŭtrala Svedio. De la germana ŝipo li fuĝis en norvega haveno Stavanger, estis tamen kaptita kaj kondukita al nazia koncentrejo en Norvegio - la koncentrejo Grini, proksime al Oslo. Tie li ĝisvivis finon de la Dua Mondmilito.

Elmigrado redakti

En 1965 Tyrmand vojaĝis tra Eŭropo kaj Israelo (tie renkontiĝis kun la patrino). Komence de 1966 li vizitis Usonon. Unue li profitis stipendion de la Usona Departemento de Ŝtato atribuita al li kiel "signifa opinikrea figuro". Post kelkaj monatoj li decidis setliĝi. Komence publikigis en pariza Kultura, kaj rapide iĝis konata sur usona publicista scenejo. En la jaroj 1967-71 li kunlaboris kun la fama semajnrevuo The New Yorker, ankaŭ eldonis kolekton de eseoj: Dziennik amerykański (Usona taglibro) kaj Zapiski dyletanta (Notoj de diletanto). Dum la epoko de kontraŭkulturo kaj junulara ribelo Tyrmand montriĝis adepto de konservativaj valoroj, akre kontraŭstarante al maldekstrulaj tendencoj. Moto de lia verkado de tiu ĉi periodo estis la frazo: "Mi alvenis al Ameriko por defendi min mem kontraŭ ĝi mem". Li lekciis en State University of New York kaj Universitato Kolumbio.

En 1971 The New Yorker, kaj poste aliaj eldonejoj forĵetis lian pamfleton kontraŭ komunismo, poste eldonita kiel Civilizo de komunismo. Li ankaŭ konfliktiĝis kun Jerzy Giedroyc kaj ĉesis verki por lia Kultura. Tyrmand, konsiderante sin persekutata de "liberala kulturo", ligis kunlaboron kun konservativaj medioj. Li trafis al fondita de John A. Howard The Rockford Institute. En 1976 ili komencis eldoni monatrevuon Chronicles of Culture, kiu ĝis nun estas unu el la pli gravaj voĉoj de la usona konservatismo, ĝuste ĝia versio nomata paleokonservatismo. Li eldonis ankaŭ neregulan periodaĵon The Rockford Papers. En la 70-aj jaroj li denove redaktis Taglibron 1954 eldonante ĝin en 1980. La libro famiĝis inter elmigrantaro kaj en Pollando, kie ĝi cirkulis samizdate ĝis la unua oficiala apero en 1989 (ankoraŭ kun intervenoj de cenzuro).

Liaj opinioj en la 70-aj jaroj pliakriĝis. Li kritikis ĉefajn usonajn amaskomunikilojn kaj Holivudon, indikante detruon de la etoso de tradiciaj valoroj, kaj eĉ "pogromon kaj kulturan holokaŭston". En Pollando akuzata pri pornografio, en Usono riproĉis senmoraligon al Playboy.

Publikaĵoj redakti

Prozo redakti

  • 1948: Hotelo Ansgar (Hotel Ansgar) (romano)
  • 1955: Malbonfarema (Zły) (romano) ([2])
    • Aperis en la germana: Der Böse. Roman. Eldonejo: Ullstein-Verlag, Berlino 1958 (tradukis: Kurt Harrer).
    • Aperis en la dana: Zly – den onde mand, Gyldendal 1959 (tradukis: Edith Frey)
  • 1957: Gorzki smak czekolady Lucullus
  • 1961: Filip
  • 1967: Życie towarzyskie i uczuciowe
  • 1975: La sep navigoj malproksimen (Siedem dalekich rejsów) (romano)
    • Aperis en la germana: Ein Hotel in Darlowo. Roman (Siedem dalekich rejsów). Eldonejo: Ullstein-Verlag, Berlino 1962 (tradukis: Jan Tauschinski).
  • 1990: Wędrówki i myśli porucznika Stukułki (nefinita)
  • Pokój ludziom dobrej woli – kolekto de libroforme eldonitaj tekstoj de Leopold Tyrmand (presitaj dum la jaroj 1946–1963 en la pola gazetaro).

Taglibro redakti

  • 1980: Dziennik 1954 (wersja oryginalna 1999).
    • La angla traduko de la versio el la jaro 1980: Diary 1954, Northwestern University Press, Chicago, 2014, ​ISBN 978-0-8101-2951-1​ (tradukis: Anita K. Shelton i A.J. Wrobel)

Leteroj redakti

  • Sławomir Mrożek, Leopold Tyrmand, W emigracyjnym labiryncie. Leteroj (Listy) 1965-1982, wstęp i oprac. Dariusz Pachocki, posłowie. T. Nyczek, Krakovo 2017.

Elektita publicado redakti

  • 1967: Fryzury Mieczysława Rakowskiego („Kultura”, n-ro 10)
  • 1967: Porachunki osobiste („Kultura”, n-ro 3)
  • 1985: The Ugly Beautiful People: Essays on Liberal Culture

Eseoj kaj publicado redakti

  • 1957: U brzegów jazzu
  • 1970: En la angla: Notebooks of Dilettante
    • En la pola: La skribaĵoj de diletanto (Zapiski dyletanta) (tradukis: Małgorzata Wolanin) (1991)
  • 1972: En la angla: The Rosa Luxemburg Contraceptive Cooperative. A Primer on Communist Civilization
    • En la pola: La komunisma civilizo (Cywilizacja komunizmu) (1972)
  • 1975: Tu w Ameryce, czyli dobre rady dla Polaków

Dramo redakti

  • 1961: Polacy, czyli pakamera („Dialog”, nr 6)

Scenario redakti

  • 1963: Niebo – projekt scenariusza („Dialog”, nr 6)

Filmografio redakti

Kiel aktoro:

  • 1962: Jutro premiera - pisarz w Klubie Literatów, znajomy Wiewiórskiego

Kiel scenariisto:

  • 1955: Trzy starty
  • 1963: Naprawdę wczoraj

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti